閉じられた
最大 500メッセージ
A aŭ B? Elektu!
Kokcineleto,2008年11月22日の
メッセージ: 6311
言語: Esperanto
Filu (プロフィールを表示) 2008年12月27日 23:11:26
Sebasities:La ovo aŭ la kokino ?Manĝinte ovojn mi preskaŭ ĉiufoje eligadas sulfurplenajn furzojn dum la tuta tago, kaj tion mi eble ŝatas kun viramikoj eĉ malpli delikataj ol mi, sed ne kun mia koramikino. Mi prefere manĝu la kokinon.
Ĉui aŭ demandi?
Rogir (プロフィールを表示) 2008年12月28日 21:22:01
Lakto aŭ fromaĝo?
Filu (プロフィールを表示) 2008年12月29日 15:48:59
Rogir:Lakto aŭ fromaĝo?Kun miloj da specoj, la mondo de fromaĝoj estas iom pli plena je esplorindejoj kaj surprizoj, ol la mondo de laktoj, el kiuj nur dekopo aŭ ĉirkaŭe indas.
Ĉiuĵaŭde aŭ eĥoŝanĝo?
Rogir (プロフィールを表示) 2008年12月30日 0:31:51
Irako aŭ Irano?
Filu (プロフィールを表示) 2008年12月30日 1:14:54
Rogir:Irako aŭ Irano?De mi ege ŝatata Ŝehrazad devenis de Irano. Irano tio estu.
Samarkando aŭ Kabulo?
Sebasities (プロフィールを表示) 2008年12月30日 2:34:43
Paska Insulo (en la Pacifiko) aŭ Lago Titikaka (en la montaro Andoj) ?
muriel_de_liege (プロフィールを表示) 2008年12月30日 14:56:38
Sebasities:Paska Insulo (en la Pacifiko) aŭ Lago Titikaka (en la montaro Andoj) ?Paska Insulu ĉar mi preferas la maron.
Danci aŭ dormi?
Sebasities (プロフィールを表示) 2008年12月30日 23:35:57
Do : dormi.
Ĉu vi preferus esti :
kato aŭ aglo ?
Filu (プロフィールを表示) 2008年12月31日 0:24:48
Sebasities:kato aŭ aglo ?Kalkulinte la nombron da horoj, dum kiuj mi estis kato kaj dum kiuj mi estis aglo, mi devas konfesi, ke mi trovis ambaŭ esti tute egalaj, kaj ke ne eĉ pli ol sekundo pli longe mi estis kato ol aglo, aŭ aglo ol kato.
La kielo, per kiu Sebasities solvis la antaŭan demandon, tute ne funkcias ĉikaze, kaj mia pobra cerbo ne povas imagi alian metodon, krom tiu, kiu tiel helpis min dum miaj lernejaj jaroj: monero!
Do: la kolimbo estos la aglo (ambaŭ estas birdoj), kaj la reĝino estos la kato mmmm... ĉar kiel katoj ŝi havas naŭ vivojn... mmmm... ja!
Jen la monero supreniranta, kulminanta, eksubeniranta, ĉiam turniĝanta kiel turbo...
Kaj subite el la ĉielo venas aglo! Ĝi rapide alvenas ĉi tie! Ĝi kaptas la rotaciantan moneron kaj foriras kun ĝi!
Mi ŝatus esti tiu aglo, kiu malkiel mi scios la respondon al la demando.
En nesto sub la ĉielaj kapricoj aŭ en koteta truo subtera?
horsto (プロフィールを表示) 2008年12月31日 1:24:36
Filu:Mi pensas ke la plimulto de la homoj pli preferus protekti sin kontraŭ la kapricoj de la naturo kaj tial elektus subteran truon, eĉ se tiu estas iom kota.
En nesto sub la ĉielaj kapricoj aŭ en koteta truo subtera?
Se temas pri naturo: Ĉu vere ekzistas homoj (virinoj aŭ viroj) al kiuj pli plaĉas mamoj, kiuj estas artefarite sendependigitaj de gravito kaj kiuj aspektas kiel duongloboj aŭ ĉu vi preferas mamojn naturajn?