Skip to the content

Closed
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

by Kokcineleto, November 22, 2008

Messages: 6311

Language: Esperanto

dobri (User's profile) February 5, 2012, 8:54:57 PM

Kelto kiel malnova gento estas grava por mi.

Legi aŭ leki?

ratkaptisto (User's profile) February 5, 2012, 9:03:15 PM

Mi elektas "legi", ĉar mi ofte legas.

sendi aŭ senti?

dobri (User's profile) February 5, 2012, 9:07:21 PM

Senti, ĉar tio estas pli facila. Sendado postulas laboron.

Sago aŭ sako?

ratkaptisto (User's profile) February 5, 2012, 9:15:43 PM

Mi preferas "sago", ĉar oni povas facile desgni sagon. Sako ankaŭ estas bona, mi opinias monsakon. Sed mi ne havas monsakon. Kaj mi jam elektis "sago".

pupo aŭ lupo?

dobri (User's profile) February 5, 2012, 9:36:08 PM

Ĉar pupo estas nur por infanoj, tial mi elektas lupon. Ĝi estas pli granda. Ĉu ĝi estas ankaŭ manĝebla? Se jes, tiam la elekto estas facila!

Predi aŭ prediki?

ratkaptisto (User's profile) February 5, 2012, 11:11:37 PM

Prediki estas positiva agado, tial mi elektas tiun.

monto aŭ manto?

dobri (User's profile) February 6, 2012, 2:21:10 PM

Mi prefere grimpos iun monton ol kaptadi insekton.

Opero aŭ opereto?

ratkaptisto (User's profile) February 6, 2012, 2:27:54 PM

Opereto estas mia elekto, ĉar operetoj estas pli facilmovaj ol operoj.

bildkarto aŭ letero?

dobri (User's profile) February 6, 2012, 2:35:10 PM

Por sendo al iu estas pli facile kun bildkarto. Letero postulas pli da tempo. Sed por ricevi mi pli aprezas leteron.

Rakedo aŭ raketo?

ratkaptisto (User's profile) February 6, 2012, 2:40:15 PM

Mi preferas "rakedo", ĉar mi volonte sportas. Raketoj ne estas por la paco kaj mi malamas raketojn.

bindo aŭ vindo?

Back to the top