Til innholdet

Lukket
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

fra Kokcineleto,2008 11 22

Meldinger: 6311

Språk: Esperanto

dobri (Å vise profilen) 2012 2 5 20:54:57

Kelto kiel malnova gento estas grava por mi.

Legi aŭ leki?

ratkaptisto (Å vise profilen) 2012 2 5 21:03:15

Mi elektas "legi", ĉar mi ofte legas.

sendi aŭ senti?

dobri (Å vise profilen) 2012 2 5 21:07:21

Senti, ĉar tio estas pli facila. Sendado postulas laboron.

Sago aŭ sako?

ratkaptisto (Å vise profilen) 2012 2 5 21:15:43

Mi preferas "sago", ĉar oni povas facile desgni sagon. Sako ankaŭ estas bona, mi opinias monsakon. Sed mi ne havas monsakon. Kaj mi jam elektis "sago".

pupo aŭ lupo?

dobri (Å vise profilen) 2012 2 5 21:36:08

Ĉar pupo estas nur por infanoj, tial mi elektas lupon. Ĝi estas pli granda. Ĉu ĝi estas ankaŭ manĝebla? Se jes, tiam la elekto estas facila!

Predi aŭ prediki?

ratkaptisto (Å vise profilen) 2012 2 5 23:11:37

Prediki estas positiva agado, tial mi elektas tiun.

monto aŭ manto?

dobri (Å vise profilen) 2012 2 6 14:21:10

Mi prefere grimpos iun monton ol kaptadi insekton.

Opero aŭ opereto?

ratkaptisto (Å vise profilen) 2012 2 6 14:27:54

Opereto estas mia elekto, ĉar operetoj estas pli facilmovaj ol operoj.

bildkarto aŭ letero?

dobri (Å vise profilen) 2012 2 6 14:35:10

Por sendo al iu estas pli facile kun bildkarto. Letero postulas pli da tempo. Sed por ricevi mi pli aprezas leteron.

Rakedo aŭ raketo?

ratkaptisto (Å vise profilen) 2012 2 6 14:40:15

Mi preferas "rakedo", ĉar mi volonte sportas. Raketoj ne estas por la paco kaj mi malamas raketojn.

bindo aŭ vindo?

Tibake til toppen