Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 2008-novembro-22

Mesaĝoj: 6311

Lingvo: Esperanto

dobri (Montri la profilon) 2012-februaro-05 20:54:57

Kelto kiel malnova gento estas grava por mi.

Legi aŭ leki?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-februaro-05 21:03:15

Mi elektas "legi", ĉar mi ofte legas.

sendi aŭ senti?

dobri (Montri la profilon) 2012-februaro-05 21:07:21

Senti, ĉar tio estas pli facila. Sendado postulas laboron.

Sago aŭ sako?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-februaro-05 21:15:43

Mi preferas "sago", ĉar oni povas facile desgni sagon. Sako ankaŭ estas bona, mi opinias monsakon. Sed mi ne havas monsakon. Kaj mi jam elektis "sago".

pupo aŭ lupo?

dobri (Montri la profilon) 2012-februaro-05 21:36:08

Ĉar pupo estas nur por infanoj, tial mi elektas lupon. Ĝi estas pli granda. Ĉu ĝi estas ankaŭ manĝebla? Se jes, tiam la elekto estas facila!

Predi aŭ prediki?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-februaro-05 23:11:37

Prediki estas positiva agado, tial mi elektas tiun.

monto aŭ manto?

dobri (Montri la profilon) 2012-februaro-06 14:21:10

Mi prefere grimpos iun monton ol kaptadi insekton.

Opero aŭ opereto?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-februaro-06 14:27:54

Opereto estas mia elekto, ĉar operetoj estas pli facilmovaj ol operoj.

bildkarto aŭ letero?

dobri (Montri la profilon) 2012-februaro-06 14:35:10

Por sendo al iu estas pli facile kun bildkarto. Letero postulas pli da tempo. Sed por ricevi mi pli aprezas leteron.

Rakedo aŭ raketo?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-februaro-06 14:40:15

Mi preferas "rakedo", ĉar mi volonte sportas. Raketoj ne estas por la paco kaj mi malamas raketojn.

bindo aŭ vindo?

Reen al la supro