Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 2008-novembro-22

Mesaĝoj: 6311

Lingvo: Esperanto

Rogir (Montri la profilon) 2008-decembro-31 15:00:35

Nature mi preferas naturajn mamojn, sed eble preferas grandajn artefaritajn mamojn ol malgrandajn naturajn mamojn? Mi ne.

Eŭro aŭ Slovaka Krono?

Sebasities (Montri la profilon) 2009-januaro-01 01:20:51

Por mi la du estas ekzotikaj, sed Slovaka Krono devas esti pli malofta.
Do Slovaka krona.

"Carmen" (de Bizet) aŭ "Don Giovanni" (de Mozart) ?

Filu (Montri la profilon) 2009-januaro-01 02:40:07

Sebasities:"Carmen" (de Bizet) aŭ "Don Giovanni" (de Mozart) ?
Antaŭ kelkaj jaroj estis miaurbe ĉarma franc-hispanino kies nomo estis Carmen, kaj renkontante ŝin mi ĉiufoje pripensis pri l' Karmenjo el la opero kaj kantetis kelkajn el ties gajaj mezuroj.

Hobojo aŭ fagoto?

Rogir (Montri la profilon) 2009-januaro-01 20:32:04

Fagoto, tio estas pli granda kaj havas belan pezan sonon!

2008 aŭ 2009?

rosto (Montri la profilon) 2009-januaro-17 06:50:11

2009 elektis sin mem.

Elekti aŭ esti elektita?

Rogir (Montri la profilon) 2009-januaro-17 12:32:24

Mi opinias ke la rajto elekti estas pli grava ol la rajto esti elektata, kvankam la dua estas pli bona por la individuo. Do la unua.

Senregeco aŭ diktaturo?

Sebasities (Montri la profilon) 2009-januaro-18 12:42:38

Hm ! Se mi estus sola sur dezerta insulo, ambaŭ estus egalaj. Tamen, mi elektas senregeson.

A aŭ B ? senkulpa.gif

Rogir (Montri la profilon) 2009-januaro-18 15:49:41

Aŭ enhavas la A, A mi elektas.

Elekti aŭ ne elekti?

mccambjd (Montri la profilon) 2009-januaro-20 22:14:59

Rogir:Elekti aŭ ne elekti?
Elekti! Mi ŝatas pensi ke mi estas aktiva, ne senaga, homo.

Maro aŭ oceano?

Rogir (Montri la profilon) 2009-januaro-21 13:30:09

Maro jam havas sufiĉe da akvo, mi ne bezonas oceanon. Kaj plue, ni povas polderigi sufiĉe malprofundajn marojn!

Flava aŭ blua?

Reen al la supro