לתוכן העניינים

סגור
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

של Kokcineleto, 22 בנובמבר 2008

הודעות: 6311

שפה: Esperanto

Rogir (הצגת פרופיל) 31 בדצמבר 2008, 15:00:35

Nature mi preferas naturajn mamojn, sed eble preferas grandajn artefaritajn mamojn ol malgrandajn naturajn mamojn? Mi ne.

Eŭro aŭ Slovaka Krono?

Sebasities (הצגת פרופיל) 1 בינואר 2009, 01:20:51

Por mi la du estas ekzotikaj, sed Slovaka Krono devas esti pli malofta.
Do Slovaka krona.

"Carmen" (de Bizet) aŭ "Don Giovanni" (de Mozart) ?

Filu (הצגת פרופיל) 1 בינואר 2009, 02:40:07

Sebasities:"Carmen" (de Bizet) aŭ "Don Giovanni" (de Mozart) ?
Antaŭ kelkaj jaroj estis miaurbe ĉarma franc-hispanino kies nomo estis Carmen, kaj renkontante ŝin mi ĉiufoje pripensis pri l' Karmenjo el la opero kaj kantetis kelkajn el ties gajaj mezuroj.

Hobojo aŭ fagoto?

Rogir (הצגת פרופיל) 1 בינואר 2009, 20:32:04

Fagoto, tio estas pli granda kaj havas belan pezan sonon!

2008 aŭ 2009?

rosto (הצגת פרופיל) 17 בינואר 2009, 06:50:11

2009 elektis sin mem.

Elekti aŭ esti elektita?

Rogir (הצגת פרופיל) 17 בינואר 2009, 12:32:24

Mi opinias ke la rajto elekti estas pli grava ol la rajto esti elektata, kvankam la dua estas pli bona por la individuo. Do la unua.

Senregeco aŭ diktaturo?

Sebasities (הצגת פרופיל) 18 בינואר 2009, 12:42:38

Hm ! Se mi estus sola sur dezerta insulo, ambaŭ estus egalaj. Tamen, mi elektas senregeson.

A aŭ B ? senkulpa.gif

Rogir (הצגת פרופיל) 18 בינואר 2009, 15:49:41

Aŭ enhavas la A, A mi elektas.

Elekti aŭ ne elekti?

mccambjd (הצגת פרופיל) 20 בינואר 2009, 22:14:59

Rogir:Elekti aŭ ne elekti?
Elekti! Mi ŝatas pensi ke mi estas aktiva, ne senaga, homo.

Maro aŭ oceano?

Rogir (הצגת פרופיל) 21 בינואר 2009, 13:30:09

Maro jam havas sufiĉe da akvo, mi ne bezonas oceanon. Kaj plue, ni povas polderigi sufiĉe malprofundajn marojn!

Flava aŭ blua?

לראש הדף