Til indholdet

Lukket
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

af Kokcineleto, 22. nov. 2008

Meddelelser: 6311

Sprog: Esperanto

dobri (Vise profilen) 27. feb. 2012 14.48.33

Preskaŭ ĉiam mi preferas bonan kvaliton.

Vana aŭ vanta?

heliko (Vise profilen) 28. feb. 2012 05.49.28

Vana, ĉar mi ne ŝatas esti vanta;

verda aŭ ruĝa ?

dobri (Vise profilen) 28. feb. 2012 14.20.35

Ruĝa estas bela koloro, tamen mi elektas la verdan, ĉar tio estas koloro de espero.

Nazo aŭ nazio?

ratkaptisto (Vise profilen) 28. feb. 2012 21.00.27

Mi elektas "nazo", ĉar ĉiu homo havas nazon.

kuri aŭ kuiri?

dobri (Vise profilen) 28. feb. 2012 22.13.11

Kuiri ion bongustan, por ke ne necesu poste kuri al necesejo.

Negi aŭ neĝi?

heliko (Vise profilen) 29. feb. 2012 05.32.31

neĝi,
mi ne povas negi, ke mi ŝatas neĝon.

nebo aŭ nebulo ?

ratkaptisto (Vise profilen) 29. feb. 2012 09.24.26

heliko:neĝi,
mi ne povas negi, ke mi ŝatas neĝon.

nebo aŭ nebulo ?
Mi ne konas la vorton "nebo".

ratkaptisto (Vise profilen) 29. feb. 2012 09.25.30

Mi elektas "nebulo", ĉar ni havas hodiaŭ nebulon.

bani aŭ naĝi?

vincas (Vise profilen) 29. feb. 2012 10.00.14

En vintro oni ne povas naĝi nek en lago, nek en rivero.

basketbalo aŭ korbopilko

ratkaptisto (Vise profilen) 29. feb. 2012 11.00.41

En vintro mi ludas basketbalon kaj en somero korbpilkon.

limo aŭ lido?

Tilbage til start