Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 2008-novembro-22

Mesaĝoj: 6311

Lingvo: Esperanto

sergejm (Montri la profilon) 2009-februaro-02 12:55:45

white knight:
eikored85:...
Nu, mi pensas, ke estas diferenco inter "ino" kaj "virino"."Ino" estas (iu ajn) ulino, sed "virino" estas la malo de viro.
(Aŭ ĉu oni devus diri "malviro" ? rido.gif

ruĝa vino aŭ kokakolo (ne koka kolo! rido.gif
Radiko vir- signifas ne nur virsekson, sed ankaŭ homeco. -ino faras el virseksaj vortoj inseksajn.
"Virino" signifas samon, kiel "homino".
"Ino" signifas iun ajn inon, interalie hundino, katino k.t.p, en nur virino.
*"Malviro": kio devas esti malata, homeco aŭ virsekseco, aŭ ambaŭ? Aŭ tio estas viro, kiu malas?

Mi preferus naturan ruĝan vinon ol artefaritan kokakolaon.

Windows XP aŭ Vista?

Rogir (Montri la profilon) 2009-februaro-02 19:48:12

XP prefere ol Vista, sed ambaŭ mi ne ŝatas.

Fromaĝo aŭ lakto?

dobri (Montri la profilon) 2009-februaro-02 22:06:17

Lakton mi ŝatas trinki.

Florpoto aŭ florbedo?

Rogir (Montri la profilon) 2009-februaro-02 23:32:16

Florbedo estas pli natura!

Prezidanto aŭ ĉefministro?

dobri (Montri la profilon) 2009-februaro-03 18:42:05

Ĉefministro kutime havas pli grandan povon ol prezidanto.

Portebla komputilo aŭ la persona?

horsto (Montri la profilon) 2009-februaro-03 21:37:31

Rogir:
Prezidanto aŭ ĉefministro?
Ĉu vi sciis ke estas diferenco inter prezidanto kaj prezidento?

Cimerman (Montri la profilon) 2009-februaro-06 14:04:13

Se vi ne emas ludi la elektojn, tiam la diferencon bonvolu klarigi en alia fadeno.

Persona komputilo estas pli sekura, ĉar ĝi atendas min hejme. La porteblan mi povas ie damaĝi. En tereno konvenas uzi propran inteligencon.

Printilo nigrablanka aŭ kolora?

Sebasities (Montri la profilon) 2009-februaro-06 22:13:19

Kolora, ĉar mi ofte bezonas ĝin !

Rembrandto van Rijn aŭ Marko Chagall ?

rubulo (Montri la profilon) 2009-februaro-07 12:44:45

R2D2!:
horsto:Ĉu vi sciis ke estas diferenco inter prezidanto kaj prezidento?
Mı nenıam komprenos la malsamon ınter prezıdAnto kaj prezıdEnto, kaj ınter studAnto kaj studEnto...

—Ilhuıtemoc δ
Prezidento estas posteno.

Prezidanto estas stato.

Ne ĉiam prezidento estas prezidanto.

rosto (Montri la profilon) 2009-februaro-07 13:20:43

Sebasities:Rembrandto van Rijn aŭ Marko Chagall ?
Marko Ŝagall estas pli moderna, pro tio li estas pli interesa.
"A aŭ B? Elektu!""Simpla kaj facila forumludo"?

Reen al la supro