Til innholdet

Lukket
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

fra Kokcineleto,2008 11 22

Meldinger: 6311

Språk: Esperanto

sergejm (Å vise profilen) 2009 2 2 12:55:45

white knight:
eikored85:...
Nu, mi pensas, ke estas diferenco inter "ino" kaj "virino"."Ino" estas (iu ajn) ulino, sed "virino" estas la malo de viro.
(Aŭ ĉu oni devus diri "malviro" ? rido.gif

ruĝa vino aŭ kokakolo (ne koka kolo! rido.gif
Radiko vir- signifas ne nur virsekson, sed ankaŭ homeco. -ino faras el virseksaj vortoj inseksajn.
"Virino" signifas samon, kiel "homino".
"Ino" signifas iun ajn inon, interalie hundino, katino k.t.p, en nur virino.
*"Malviro": kio devas esti malata, homeco aŭ virsekseco, aŭ ambaŭ? Aŭ tio estas viro, kiu malas?

Mi preferus naturan ruĝan vinon ol artefaritan kokakolaon.

Windows XP aŭ Vista?

Rogir (Å vise profilen) 2009 2 2 19:48:12

XP prefere ol Vista, sed ambaŭ mi ne ŝatas.

Fromaĝo aŭ lakto?

dobri (Å vise profilen) 2009 2 2 22:06:17

Lakton mi ŝatas trinki.

Florpoto aŭ florbedo?

Rogir (Å vise profilen) 2009 2 2 23:32:16

Florbedo estas pli natura!

Prezidanto aŭ ĉefministro?

dobri (Å vise profilen) 2009 2 3 18:42:05

Ĉefministro kutime havas pli grandan povon ol prezidanto.

Portebla komputilo aŭ la persona?

horsto (Å vise profilen) 2009 2 3 21:37:31

Rogir:
Prezidanto aŭ ĉefministro?
Ĉu vi sciis ke estas diferenco inter prezidanto kaj prezidento?

Cimerman (Å vise profilen) 2009 2 6 14:04:13

Se vi ne emas ludi la elektojn, tiam la diferencon bonvolu klarigi en alia fadeno.

Persona komputilo estas pli sekura, ĉar ĝi atendas min hejme. La porteblan mi povas ie damaĝi. En tereno konvenas uzi propran inteligencon.

Printilo nigrablanka aŭ kolora?

Sebasities (Å vise profilen) 2009 2 6 22:13:19

Kolora, ĉar mi ofte bezonas ĝin !

Rembrandto van Rijn aŭ Marko Chagall ?

rubulo (Å vise profilen) 2009 2 7 12:44:45

R2D2!:
horsto:Ĉu vi sciis ke estas diferenco inter prezidanto kaj prezidento?
Mı nenıam komprenos la malsamon ınter prezıdAnto kaj prezıdEnto, kaj ınter studAnto kaj studEnto...

—Ilhuıtemoc δ
Prezidento estas posteno.

Prezidanto estas stato.

Ne ĉiam prezidento estas prezidanto.

rosto (Å vise profilen) 2009 2 7 13:20:43

Sebasities:Rembrandto van Rijn aŭ Marko Chagall ?
Marko Ŝagall estas pli moderna, pro tio li estas pli interesa.
"A aŭ B? Elektu!""Simpla kaj facila forumludo"?

Tibake til toppen