Więcej

Zamknięte
Maks. 500 wiadomości.

A aŭ B? Elektu!

od Kokcineleto, 22 listopada 2008

Wpisy: 6311

Język: Esperanto

ratkaptisto (Pokaż profil) 9 lipca 2012, 18:28:13

Mi volonte sportas kaj kuras, tial mi elektas spurton.

etapo aŭ atrapo?

dobri (Pokaż profil) 9 lipca 2012, 19:49:43

Etapo de la vivo, ĉar "atrapo" verŝajne ne ekzistas en Esperanto. La vorto similas al ĉeĥa "atrapa" (imitaĵo, postiĉo, faksimilo), tamen mi ne trovis ĝin en PIV nek en ReVo.

Kunkuri aŭ kunkudri?

ratkaptisto (Pokaż profil) 9 lipca 2012, 20:24:22

dobri:Etapo de la vivo, ĉar "atrapo" verŝajne ne ekzistas en Esperanto. La vorto similas al ĉeĥa "atrapa" (imitaĵo, postiĉo, faksimilo), tamen mi ne trovis ĝin en PIV nek en ReVo.

Kunkuri aŭ kunkudri?
Mi trovis tiun vorton en mia elektronika vortaro (vortaro v25), vi pravas estas la sama kiel "imitaĵo".

ratkaptisto (Pokaż profil) 9 lipca 2012, 20:26:24

Mi malofte kunkudras, sed ofte kunkuras, tial mi elektas "kunkuri".

urbo aŭ vilaĝo?

dobri (Pokaż profil) 9 lipca 2012, 20:30:49

Urbo kaj kiel eble plej granda.

Konfiti aŭ konflikti?

ratkaptisto (Pokaż profil) 9 lipca 2012, 20:37:37

Mi ne amas konflikti, sed mi helpas al mia edzino, kiam ŝi konfitas. Pro tio mi elektas "konfiti".

vabo aŭ varo?

dobri (Pokaż profil) 9 lipca 2012, 20:39:50

Vabo, se ĝi estas plena de mielo.

Valso aŭ valvo?

ratkaptisto (Pokaż profil) 9 lipca 2012, 20:43:45

Walzo estas muziko kaj valvo estas tekniko. Mi pli interesiĝas por muziko, tial mi elektas walzo.

Danubo aŭ Elbo?

dobri (Pokaż profil) 9 lipca 2012, 20:47:32

ratkaptisto:Walzo estas muziko kaj valvo estas tekniko. Mi pli interesiĝas por muziko, tial mi elektas walzo.

Danubo aŭ Elbo?
Tamen vi skribis la dancon germane anstataŭ Esperante!

Elbo, ĉar mi loĝas ĉe tiu ĉi rivero.

Mapo aŭ satelita foto?

ratkaptisto (Pokaż profil) 10 lipca 2012, 09:18:50

Pardonu: V a l s o

Wróć do góry