Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 2008-novembro-22

Mesaĝoj: 6311

Lingvo: Esperanto

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-julio-13 19:03:45

dobri:
ratkaptisto:Mi amas florojn, tial mi elektas "mimoso".

hedero aŭ hordeo?
Rimarkigo: mimo ne estas mimozo!

Prefere banala ol tute vana.

Sojo aŭ sojlo?
jes, pardonu

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-julio-13 19:08:34

Sojo estas nutraĵo kaj sojlo estas konstruelemento. Mi elektas "sojo", ĉar nutraĵo ĉiam estas grava kontraŭ malsato.

semajno aŭ semaĵo?

galvis (Montri la profilon) 2012-julio-14 14:22:03

Laŭ sanktaj libroj, Dio kreis la mondon
en sep tagoj, pro tio mi elektas, semajnon.

Dika aŭ maldika ?

vincas (Montri la profilon) 2012-julio-14 15:08:32

hm, maldika amikino estas pli bone.

Johann Wolfgang von Goethe aŭ Rainer Maria Rilke

MoutOp (Montri la profilon) 2012-julio-14 16:35:27

Goethe, ĉar mi ne konas bone Rilke ridego.gif.

Ŝovelilo aŭ pioĉo ?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-julio-14 19:52:58

Ŝovlilo kaj pioĉo estas iloj por diversaj laboroj. Ambaŭ iloj estas grava. Se mi laboras kun sablo, neĝo ktp. mi prenas ŝovelilon, kaj dum la laboro kun stonoj mi prenas pioĉon.

radio aŭ radiko?

vincas (Montri la profilon) 2012-julio-15 14:30:10

Ho, mi ofte ŝatas aŭskulti radion, precipe en vespero.

pigra aŭ mallaborema

galvis (Montri la profilon) 2012-julio-15 15:51:51

Pigra, almenaŭ ĝi havas malmultajn literojn.

Manĝi aŭ gluti ?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-julio-15 15:55:20

Mi pensas, ke pigra viro ne volas fari iun kaj mallaborema viro nur ne volas labori. La pigra viro ne volas sporti, danci aŭ migri, sed la mallaborema viro volonte volas sporti, danci aŭ migri sed ne labori. Mi ofte ankaŭ ne volas labori, tial mi elektas "mallaborema".

rikolto aŭ rikano?

Espi (Montri la profilon) 2012-julio-16 11:20:14

La rikolto satigas la homojn, do ĝi estas pli grava ol rikano.

malsato aŭ soifo?

Reen al la supro