前往目錄

關閉的
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

貼文者: Kokcineleto, 2008年11月22日

訊息: 6311

語言: Esperanto

ratkaptisto (顯示個人資料) 2012年7月13日下午7:03:45

dobri:
ratkaptisto:Mi amas florojn, tial mi elektas "mimoso".

hedero aŭ hordeo?
Rimarkigo: mimo ne estas mimozo!

Prefere banala ol tute vana.

Sojo aŭ sojlo?
jes, pardonu

ratkaptisto (顯示個人資料) 2012年7月13日下午7:08:34

Sojo estas nutraĵo kaj sojlo estas konstruelemento. Mi elektas "sojo", ĉar nutraĵo ĉiam estas grava kontraŭ malsato.

semajno aŭ semaĵo?

galvis (顯示個人資料) 2012年7月14日下午2:22:03

Laŭ sanktaj libroj, Dio kreis la mondon
en sep tagoj, pro tio mi elektas, semajnon.

Dika aŭ maldika ?

vincas (顯示個人資料) 2012年7月14日下午3:08:32

hm, maldika amikino estas pli bone.

Johann Wolfgang von Goethe aŭ Rainer Maria Rilke

MoutOp (顯示個人資料) 2012年7月14日下午4:35:27

Goethe, ĉar mi ne konas bone Rilke ridego.gif.

Ŝovelilo aŭ pioĉo ?

ratkaptisto (顯示個人資料) 2012年7月14日下午7:52:58

Ŝovlilo kaj pioĉo estas iloj por diversaj laboroj. Ambaŭ iloj estas grava. Se mi laboras kun sablo, neĝo ktp. mi prenas ŝovelilon, kaj dum la laboro kun stonoj mi prenas pioĉon.

radio aŭ radiko?

vincas (顯示個人資料) 2012年7月15日下午2:30:10

Ho, mi ofte ŝatas aŭskulti radion, precipe en vespero.

pigra aŭ mallaborema

galvis (顯示個人資料) 2012年7月15日下午3:51:51

Pigra, almenaŭ ĝi havas malmultajn literojn.

Manĝi aŭ gluti ?

ratkaptisto (顯示個人資料) 2012年7月15日下午3:55:20

Mi pensas, ke pigra viro ne volas fari iun kaj mallaborema viro nur ne volas labori. La pigra viro ne volas sporti, danci aŭ migri, sed la mallaborema viro volonte volas sporti, danci aŭ migri sed ne labori. Mi ofte ankaŭ ne volas labori, tial mi elektas "mallaborema".

rikolto aŭ rikano?

Espi (顯示個人資料) 2012年7月16日上午11:20:14

La rikolto satigas la homojn, do ĝi estas pli grava ol rikano.

malsato aŭ soifo?

回到上端