Til indholdet

Lukket
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

af Kokcineleto, 22. nov. 2008

Meddelelser: 6311

Sprog: Esperanto

dobri (Vise profilen) 5. nov. 2012 16.45.50

Mi preferas sunon, tamen se necesas elekti, tiam pluvo.

Termo aŭ terno?

galvis (Vise profilen) 5. nov. 2012 16.56.36

Termo estas pli utila, tamen terno estas necesa
por la sano.

Korko aŭ ligno.

dobri (Vise profilen) 5. nov. 2012 17.05.51

Korko estas utila ĉefe por ŝtopi botelojn, dum ligno estas utila multfoje. Tial mi preferas lignon.

Rasisto aŭ razisto?

ratkaptisto (Vise profilen) 5. nov. 2012 19.20.10

Mi elektas raziston, ĉar li estas bona manlaboristo.

instruisto aŭ instruanto?

galvis (Vise profilen) 6. nov. 2012 00.13.22

Tiu homo kiu instruas ankaŭ lernas ;
pro tio mi pli volas esti instruisto.

Peniko aŭ penikego ?

ratkaptisto (Vise profilen) 6. nov. 2012 09.39.59

Mi prenus penikegon, se mi volas kolori grandajn murojn. Penikon mi prenus, se mi pentras bildojn.

foto aŭ bildo?

vincas (Vise profilen) 7. nov. 2012 13.45.09

Mi elektas foton, ĉar fojfoje mi fotas.

suno aŭ sumo

dobri (Vise profilen) 7. nov. 2012 16.24.23

Suno estas grava stelo por ni, tamen mi elektas grandan sumon da mono.

Korbo aŭ korko?

galvis (Vise profilen) 7. nov. 2012 16.56.41

Mi preferas korbon ĉar oni povas uzi ĝin
por meti fruktojn aŭ iu ajn aliajn aĵojn.

Komenco aŭ fino ?

ratkaptisto (Vise profilen) 7. nov. 2012 18.01.26

Mi preferas "fino", ĉar mi tiam ne havos laboradon.

kontaktlenso aŭ okulvitroj?

Tilbage til start