Til indholdet

Lukket
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

af Kokcineleto, 22. nov. 2008

Meddelelser: 6311

Sprog: Esperanto

ratkaptisto (Vise profilen) 9. nov. 2012 15.15.00

"baldaŭ" estas vorto por la tempo kaj "preskau" por objektoj. Mi elektas laŭ alfabeto la vorton "baldaŭ".

truo aŭ bruo?

galvis (Vise profilen) 9. nov. 2012 16.56.36

Nigraj truoj en galaksio manĝas ĉion
kaj eble oni ne aŭdas ion. Mi elektas
bruon.

Marso aŭ venuso ?

dobri (Vise profilen) 9. nov. 2012 17.06.16

Venuso, ĉar ĝi troviĝas pli proksime.

Pudro aŭ pudoro?

vincas (Vise profilen) 9. nov. 2012 18.22.56

Litovoj havas diraĵon. Ne pudru mian cerbon, kio signifas, ke iu al iu mensogas. Do mi elektas pudri.

ŝriki aŭ ŝiri

ratkaptisto (Vise profilen) 9. nov. 2012 19.00.40

Mi ne konas la vorton "ŝriki", tial mi elektas la alian. Sed la alia vorto ankaŭ ne estas bona.

dobri (Vise profilen) 10. nov. 2012 09.59.45

Mi konas la vorton "ŝriki", tial mi elektas ĝin. Ĝi signifas "kriĉi" aŭ "pipkrii".

Absolvi aŭ absorbi?

ratkaptisto (Vise profilen) 10. nov. 2012 10.26.12

"Absolvi" estas brava agado, mi elektas tiun vorton anstataŭ "absorbi", ĉar tiu estas teknika vorto.

aĉeti au lui?

dobri (Vise profilen) 10. nov. 2012 11.39.46

Se mi ne bezonas la aĵon daŭre, tial estas pli bone ĝin lui (ekz. skiojn).

Simila aŭ simpla?

galvis (Vise profilen) 10. nov. 2012 12.32.19

Pluraj simplaj aferoj povas esti
similaj kaj reciproke, do mi elektas
"simpla"

Nito aŭ ŝraŭbo ?

dobri (Vise profilen) 10. nov. 2012 15.54.06

Nito, ĉar ĝi povas esti "ŝraŭbita" pli rapide.

Tombo aŭ tombolo?

Tilbage til start