Tästä sisältöön

Suljettu
Max. 500 viestiä.

A aŭ B? Elektu!

Kokcineleto :lta, 22. marraskuuta 2008

Viestejä: 6311

Kieli: Esperanto

Espi (Näytä profiilli) 18. marraskuuta 2012 12.48.22

Nur vivante mi povas manĝi kivon. Do mi elektas vivon.

nebulo aŭ nokto?

ratkaptisto (Näytä profiilli) 18. marraskuuta 2012 13.03.32

Dum nebulo kaj nokto oni ĉiam bezonas lumon. Sed la nebulo ofte malaperas. Tial mi elektas nebulon.

labori aŭ ripozi dum dimanĉo?

galvis (Näytä profiilli) 18. marraskuuta 2012 19.15.38

Mi ne ŝatas komenci labori dimanĉe
ĉar se oni bezonas ion, kion oni devas
akiri en vendejo okazas ke ĝi estas
fermata.

Voĉo de virino aŭ voĉo de viro ?

ratkaptisto (Näytä profiilli) 18. marraskuuta 2012 21.14.50

Mi preferas voĉon de viro, ĉar tiu voĉo estas pli laŭta.

televidilo aŭ komputilo?

dobri (Näytä profiilli) 19. marraskuuta 2012 17.48.00

Komputilo, ĉar tie mi povas libere elekti, kion rigardi.

Nito aŭ noto?

galvis (Näytä profiilli) 19. marraskuuta 2012 19.08.15

Oni povas fiksi foliojn per nitoj,
tamen mi elektas noton.

Alkoholo aŭ keroseno ?

ratkaptisto (Näytä profiilli) 20. marraskuuta 2012 9.18.50

Mi preferas alkoholon, ĉar oni povas trinki tiun.

maŝino aŭ manlaboro?

dobri (Näytä profiilli) 20. marraskuuta 2012 16.54.48

Per maŝino estadas la laboro pli frue finita.

Serĉado aŭ ŝercado?

ratkaptisto (Näytä profiilli) 20. marraskuuta 2012 18.37.59

Kun serĉado oni havas multe da laboro kaj ŝercado estas estas bona por la humoro. Mi elektas ŝercadon.

kalemburo aŭ kalendro?

dobri (Näytä profiilli) 20. marraskuuta 2012 21.19.42

Mi ŝatas vortludojn, tial kalemburo. Kontraŭe la vorton "kalendro" mi trovis en nenia vortaro.

Spelto aŭ sperto?

Takaisin ylös