Til indholdet

Lukket
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

af Kokcineleto, 22. nov. 2008

Meddelelser: 6311

Sprog: Esperanto

galvis (Vise profilen) 24. nov. 2012 23.02.56

Jen, miaj du vortoj :

Vestoŝranko aŭ vestohoko ?

ratkaptisto (Vise profilen) 25. nov. 2012 12.29.43

Mi preferas vestoŝranko, ĉar mi havas protekton kontraŭ moteoj.

faijrilo aŭ alumeto?

dobri (Vise profilen) 25. nov. 2012 16.12.12

Mi alkutimiĝis al alumetoj, fajrilon mi preskaŭ ne uzas.

Mosto aŭ moŝto?

ratkaptisto (Vise profilen) 25. nov. 2012 18.08.13

Mi elektas moston, ĉar mi ofte estas soifa.

lito aŭ kanapo?

galvis (Vise profilen) 26. nov. 2012 14.28.40

Kondiĉe ke la kanapo ne estu tiom granda
mi preferas kanapon.

Colo aŭ centimetro ?

ratkaptisto (Vise profilen) 26. nov. 2012 14.39.45

Mi preferas centrimetron, ĉar tiu estas la uzado en Germanio.

papero aŭ kartono?

dobri (Vise profilen) 26. nov. 2012 15.11.19

Kartono eltenas pli, sed ankaŭ ĝi estas pli peza, tial mi elektas paperon.

Kaso aŭ kazo?

ratkaptisto (Vise profilen) 26. nov. 2012 16.31.54

Mia elekto estas "kaso", ĉar "kazo" estas tro scienca.

taŭristo aŭ turisto?

galvis (Vise profilen) 26. nov. 2012 16.47.36

Mi jam ne ĉeestas taŭrobatalojn,
pro tio mi preferas turiston.

ratkaptisto (Vise profilen) 26. nov. 2012 17.03.34

galvis:Mi jam ne ĉeestas taŭrobatalojn,
pro tio mi preferas turiston.
du vortoj mankas

Tilbage til start