К содержанию

Закрыта
Макс. 500 сообщений.

A aŭ B? Elektu!

от Kokcineleto, 22 ноября 2008 г.

Сообщений: 6311

Язык: Esperanto

ratkaptisto (Показать профиль) 19 декабря 2012 г., 10:13:46

Pardonu!

spickuko aŭ torto?

vincas (Показать профиль) 19 декабря 2012 г., 12:22:53

Mi elektas spickukon, ĉar mi ekdeziris baki ĝin. Kaj mi iom legis pri ĝi en Vikipedio. http://eo.wikipedia.org/wiki/Spickuko

lardo aŭ ŝinko

ratkaptisto (Показать профиль) 19 декабря 2012 г., 12:32:15

vincas:Mi elektas spickukon, ĉar mi ekdeziris baki ĝin. Kaj mi iom legis pri ĝi en Vikipedio. http://eo.wikipedia.org/wiki/Spickuko

lardo aŭ ŝinko
Dankon, vincas, pro la recepto en Vikepedio. Mi versajne bakos laŭ tiu recepto ankoraŭ antaŭ kristnasko.

ratkaptisto (Показать профиль) 19 декабря 2012 г., 12:34:09

vincas:Mi elektas spickukon, ĉar mi ekdeziris baki ĝin. Kaj mi iom legis pri ĝi en Vikipedio. http://eo.wikipedia.org/wiki/Spickuko

lardo aŭ ŝinko
Mi preferas ŝinkon, ĉar tiu estas pli bona por pano.

migradi aŭ naĝi?

dobri (Показать профиль) 19 декабря 2012 г., 17:32:59

En la nuna vetero mi preferus migradon.

Dormo aŭ dorno?

ratkaptisto (Показать профиль) 19 декабря 2012 г., 17:37:09

Mi ĉiutage bezonas dormon kaj en somero dum la ĝardenlaborado mi ofte havas problemojn kun dornojn. Vi certe komprenis, ke mia elekto estas "dormo".

fiŝkaptisto aŭ ratkaptisto?

dobri (Показать профиль) 19 декабря 2012 г., 17:44:15

Vi certe komprenas, kial mi elektas fiŝkaptiston, ĉar la fiŝoj estas bongustaj.

Propagi aŭ propagandi?

ratkaptisto (Показать профиль) 19 декабря 2012 г., 17:57:28

Mi elektas "propagandi", pli bona estus "propagandi por Esperanto".

orkestro aŭ lumdisko?

dobri (Показать профиль) 19 декабря 2012 г., 18:30:51

Vivan orkestron oni taksas pli bone, tamen mi elektas diskon, ĉar ĝi akireblas pli facile.

Okcidento aŭ oriento?

vincas (Показать профиль) 19 декабря 2012 г., 19:26:12

Mi elektas okcidenton, ĉar el oriento ĉiam alvenas malvarma vetero.

ligno aŭ betono

Наверх