Til innholdet

Lukket
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

fra Kokcineleto,2008 11 22

Meldinger: 6311

Språk: Esperanto

ratkaptisto (Å vise profilen) 2012 12 21 23:01:00

Ĵudo, ĉar mi interesiĝas por sporto.

sorto aŭ sporto?

dobri (Å vise profilen) 2012 12 22 07:55:00

Sporto estas pli grava por mi.

Duonpatro aŭ duonpatrino?

ratkaptisto (Å vise profilen) 2012 12 22 08:59:15

Duonpatrino ofte estas malbona al la infanoj, pro tio mi elektas duonpatron.

nevo aŭ nepo?

dobri (Å vise profilen) 2012 12 22 15:21:11

Miajn nevojn mi vidas malofte, tial mi elektas nepon.

Reto au resto?

ratkaptisto (Å vise profilen) 2012 12 22 16:29:50

Mi preferas "reto" en la moderna senco, ĉar mi preskaŭ ĉiutage laboras en la reto.

pensi aŭ sensi?

dobri (Å vise profilen) 2012 12 22 17:26:21

Sensado estas bona por sentivaj homoj. Pensi kapablas ĉiu.

Selakto aŭ selekto?

ratkaptisto (Å vise profilen) 2012 12 22 17:57:29

"Selekto" estas momente grava agado. Oni povas selekti homojn por donacoj antaŭ la kristnaskfesto. Tiu agado estas mia nuna elekto.

frago aŭ fraĉjo?

dobri (Å vise profilen) 2012 12 22 19:53:15

Frago, ĉar ĝi estas bongusta. Fraĉjo elkreskos kaj fariĝos simpla frato.

Majarbo aŭ majfloro?

ratkaptisto (Å vise profilen) 2012 12 22 20:15:17

Majfloroj,ĉar ili kreskas en mia ĝardeno.

fulmo aŭ pulmo?

dobri (Å vise profilen) 2012 12 22 20:22:16

Pulmoj estas ege gravaj por mi, fulmon mi ne bezonas. Nek tondron.

Generilo aŭ generalo?

Tibake til toppen