Al contingut

Tancat
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 22 de novembre de 2008

Missatges: 6311

Llengua: Esperanto

dobri (Mostra el perfil) 1 de gener de 2013 18.57.00

Dankon Klaus! Mi unue ne trovis la vorton en iu ajn vortaro. Fakte ne temis pri "omamfadeno", sed pri "ornamfadeno"!

Respondo kutime starigas antaŭ nin novan demandon. Tial mi elektas rekte demandon.

Rublo aŭ rubeolo?

ratkaptisto (Mostra el perfil) 2 de gener de 2013 10.13.28

dobri:Dankon Klaus! Mi unue ne trovis la vorton en iu ajn vortaro. Fakte ne temis pri "omamfadeno", sed pri "ornamfadeno"!

Respondo kutime starigas antaŭ nin novan demandon. Tial mi elektas rekte demandon.

Rublo aŭ rubeolo?
Mi ankaŭ ne sciis tiun vorton kaj trovis ĝin post enigaĵo de la germana vorto "Lametta". Mi hodiaŭ kontrolis, kaj vi pravas: "Baumschmuck) ornamfadenoj". Oni ofte ne povas diferencigi inter "rn" kaj "m", ĉar la leteroj estas tro mal granda aŭ mia okuloj estas malbona. Pardonu

ratkaptisto (Mostra el perfil) 2 de gener de 2013 10.15.55

Mi elektas "rublo", ĉar mono ĉiam estas bona.

korto aŭ porto?

dobri (Mostra el perfil) 2 de gener de 2013 21.55.58

Grandega korto por grandega familio.

Pova aŭ povra?

ratkaptisto (Mostra el perfil) 3 de gener de 2013 9.55.02

Mi preferas "pova", ĉar mi ne volas esti malriĉa aŭ povra.

karcero aŭ kancero?

galvis (Mostra el perfil) 6 de gener de 2013 22.07.20

Mi preferas karceron ĉar oni povas iam foriri,
sed pri kancero oni ne certas,

Najlo aŭ nito ?

ratkaptisto (Mostra el perfil) 7 de gener de 2013 7.00.06

Mi preferas niton, ĉar mi ne bezonas martelon.

interne aŭ ekstere?

dobri (Mostra el perfil) 7 de gener de 2013 20.50.17

Interne nun estas pli varme.

Lukro aŭ lukso?

ratkaptisto (Mostra el perfil) 8 de gener de 2013 10.51.34

Lukro, ĉar tiu estas memfarita agado.

arbo aŭ robo?

dobri (Mostra el perfil) 8 de gener de 2013 18.38.32

Arboj estas multaj en arbaroj, roboj multas en baloj. Tial belega robo.

Sorto aŭ ŝorto?

Tornar a dalt