Mergi la conținut

Închis
Max. 500 mesaje.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 22 noiembrie 2008

Contribuții/Mesaje: 6311

Limbă: Esperanto

dobri (Arată profil) 1 ianuarie 2013, 18:57:00

Dankon Klaus! Mi unue ne trovis la vorton en iu ajn vortaro. Fakte ne temis pri "omamfadeno", sed pri "ornamfadeno"!

Respondo kutime starigas antaŭ nin novan demandon. Tial mi elektas rekte demandon.

Rublo aŭ rubeolo?

ratkaptisto (Arată profil) 2 ianuarie 2013, 10:13:28

dobri:Dankon Klaus! Mi unue ne trovis la vorton en iu ajn vortaro. Fakte ne temis pri "omamfadeno", sed pri "ornamfadeno"!

Respondo kutime starigas antaŭ nin novan demandon. Tial mi elektas rekte demandon.

Rublo aŭ rubeolo?
Mi ankaŭ ne sciis tiun vorton kaj trovis ĝin post enigaĵo de la germana vorto "Lametta". Mi hodiaŭ kontrolis, kaj vi pravas: "Baumschmuck) ornamfadenoj". Oni ofte ne povas diferencigi inter "rn" kaj "m", ĉar la leteroj estas tro mal granda aŭ mia okuloj estas malbona. Pardonu

ratkaptisto (Arată profil) 2 ianuarie 2013, 10:15:55

Mi elektas "rublo", ĉar mono ĉiam estas bona.

korto aŭ porto?

dobri (Arată profil) 2 ianuarie 2013, 21:55:58

Grandega korto por grandega familio.

Pova aŭ povra?

ratkaptisto (Arată profil) 3 ianuarie 2013, 09:55:02

Mi preferas "pova", ĉar mi ne volas esti malriĉa aŭ povra.

karcero aŭ kancero?

galvis (Arată profil) 6 ianuarie 2013, 22:07:20

Mi preferas karceron ĉar oni povas iam foriri,
sed pri kancero oni ne certas,

Najlo aŭ nito ?

ratkaptisto (Arată profil) 7 ianuarie 2013, 07:00:06

Mi preferas niton, ĉar mi ne bezonas martelon.

interne aŭ ekstere?

dobri (Arată profil) 7 ianuarie 2013, 20:50:17

Interne nun estas pli varme.

Lukro aŭ lukso?

ratkaptisto (Arată profil) 8 ianuarie 2013, 10:51:34

Lukro, ĉar tiu estas memfarita agado.

arbo aŭ robo?

dobri (Arată profil) 8 ianuarie 2013, 18:38:32

Arboj estas multaj en arbaroj, roboj multas en baloj. Tial belega robo.

Sorto aŭ ŝorto?

Înapoi mai sus