Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 2008-novembro-22

Mesaĝoj: 6311

Lingvo: Esperanto

ratkaptisto (Montri la profilon) 2013-januaro-25 09:26:55

Mi havas ŝedon por mia biciklo, kiu ĉiam protektas mian biciklon. Mi ne havas rilaton al "ŝelo".

pigo aŭ pigo?

dobri (Montri la profilon) 2013-januaro-25 09:34:52

Pigo povas esti birdo aŭ mezurunuo de longo. Mi elektas birdon.

Konsili aŭ konsoli?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2013-januaro-25 09:40:33

Ambaŭ agdoj estas tre grava. Mi proponas "konsili", ĉar tiu agado baras damaĝon. Tiu, kiu ne havas damaĝon, tiun mi ne devas konsoli.

rublo aŭ eŭro

dobri (Montri la profilon) 2013-januaro-25 09:45:46

Eŭro estas pli grava por mi.

Mano aŭ manao?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2013-januaro-25 09:47:50

Mi elektas "mano", ĉar mi ĉiutage uzas tiun korpoparton.

fono aŭ sono?

dobri (Montri la profilon) 2013-januaro-25 09:50:41

Sonoj estadas agrablaj por miaj oreloj.

Enkadrigi aŭ enkaĝigi?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2013-januaro-25 09:55:46

Mi volonte fotografas kaj la plej belaj bildoj mi volas enkadrigi, tiun vorton mi preferas. La alia vorto ofte ne estas en la ordo de la bestprotekto.

foto aŭ doto?

dobri (Montri la profilon) 2013-januaro-25 09:59:57

Mi elektas malplikostan foton, ĉar doto kostadas kutime pli.

Galero aŭ galerio?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2013-januaro-25 10:04:36

Somere, du ferioj, mi volonte vizitos galeriojn, tial mi elektas tiun vorton.

polo aŭ solo?

dobri (Montri la profilon) 2013-januaro-25 10:08:03

Inter poloj mi havas multajn amikojn.

Neĝblovado aŭ neĝblovaĵo?

Reen al la supro