前往目錄

關閉的
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

貼文者: Kokcineleto, 2008年11月22日

訊息: 6311

語言: Esperanto

ratkaptisto (顯示個人資料) 2013年1月25日上午9:26:55

Mi havas ŝedon por mia biciklo, kiu ĉiam protektas mian biciklon. Mi ne havas rilaton al "ŝelo".

pigo aŭ pigo?

dobri (顯示個人資料) 2013年1月25日上午9:34:52

Pigo povas esti birdo aŭ mezurunuo de longo. Mi elektas birdon.

Konsili aŭ konsoli?

ratkaptisto (顯示個人資料) 2013年1月25日上午9:40:33

Ambaŭ agdoj estas tre grava. Mi proponas "konsili", ĉar tiu agado baras damaĝon. Tiu, kiu ne havas damaĝon, tiun mi ne devas konsoli.

rublo aŭ eŭro

dobri (顯示個人資料) 2013年1月25日上午9:45:46

Eŭro estas pli grava por mi.

Mano aŭ manao?

ratkaptisto (顯示個人資料) 2013年1月25日上午9:47:50

Mi elektas "mano", ĉar mi ĉiutage uzas tiun korpoparton.

fono aŭ sono?

dobri (顯示個人資料) 2013年1月25日上午9:50:41

Sonoj estadas agrablaj por miaj oreloj.

Enkadrigi aŭ enkaĝigi?

ratkaptisto (顯示個人資料) 2013年1月25日上午9:55:46

Mi volonte fotografas kaj la plej belaj bildoj mi volas enkadrigi, tiun vorton mi preferas. La alia vorto ofte ne estas en la ordo de la bestprotekto.

foto aŭ doto?

dobri (顯示個人資料) 2013年1月25日上午9:59:57

Mi elektas malplikostan foton, ĉar doto kostadas kutime pli.

Galero aŭ galerio?

ratkaptisto (顯示個人資料) 2013年1月25日上午10:04:36

Somere, du ferioj, mi volonte vizitos galeriojn, tial mi elektas tiun vorton.

polo aŭ solo?

dobri (顯示個人資料) 2013年1月25日上午10:08:03

Inter poloj mi havas multajn amikojn.

Neĝblovado aŭ neĝblovaĵo?

回到上端