Skip to the content

Closed
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

by Kokcineleto, November 22, 2008

Messages: 6311

Language: Esperanto

ratkaptisto (User's profile) February 19, 2013, 1:40:22 PM

Mi elektas panon, ĉar mi jxus havas tiun nutraĵon en mia mano.

kremo au poemo?

dobri (User's profile) February 19, 2013, 5:14:18 PM

Kremo, ĉar ĝi estas manĝebla.

Epoko aŭ ezoko?

ratkaptisto (User's profile) February 19, 2013, 5:30:17 PM

Mi elektas ezokon, ĉar tiu fiŝo bongustas.

bono aŭ kono?

salok (User's profile) February 19, 2013, 5:43:20 PM

Mi elektas Epokon, ĉar mi adoras vere mian epokon. kuko aŭ fuko?

dobri (User's profile) February 19, 2013, 6:28:32 PM

Kono, ĉar ĝi estas certe bona.
Fukon mi ankoraŭ ne vidis, tial mi elektas bongustan kukon.

Enlitiĝi aŭ ellitiĝi?

ratkaptisto (User's profile) February 19, 2013, 7:53:46 PM

Komprenble mi elektus nun "enlitiĝi", ĉar mi estas laca. Sed matene mi ankaŭ volonte ellitiĝas.

moto aŭ toto?

galvis (User's profile) February 19, 2013, 9:30:10 PM

Ĝenerale ĉiu persono havas moton
kiu regas sian vivon ; mi pli volas
tiun vorton. "Toto", mi ne konas.

Koltuko aŭ kravato ?

dobri (User's profile) February 19, 2013, 9:43:24 PM

Al mi pli plaĉas koltuko, ĉar mi ne emas porti kravaton.

Peniso aŭ pensio?

ratkaptisto (User's profile) February 20, 2013, 9:47:52 AM

Penison mi havas ekde mia naskiĝo, pensionon mi ricevis ekde unu jaro. Ambaŭ estas tre grava por la vivo. Mia elekto estas peniso, ĉar la rilato al tiu vorto estas pli malnova.

vorto aŭ sorto?

moorle (User's profile) February 20, 2013, 10:19:37 AM

Mi elektas vorton,ĉar mi lernas mutajn novajn vortojn en la Esperanta lingvo ĉiutage.

duno aŭ luno ?

Back to the top