Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 2008-novembro-22

Mesaĝoj: 6311

Lingvo: Esperanto

ratkaptisto (Montri la profilon) 2013-februaro-19 13:40:22

Mi elektas panon, ĉar mi jxus havas tiun nutraĵon en mia mano.

kremo au poemo?

dobri (Montri la profilon) 2013-februaro-19 17:14:18

Kremo, ĉar ĝi estas manĝebla.

Epoko aŭ ezoko?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2013-februaro-19 17:30:17

Mi elektas ezokon, ĉar tiu fiŝo bongustas.

bono aŭ kono?

salok (Montri la profilon) 2013-februaro-19 17:43:20

Mi elektas Epokon, ĉar mi adoras vere mian epokon. kuko aŭ fuko?

dobri (Montri la profilon) 2013-februaro-19 18:28:32

Kono, ĉar ĝi estas certe bona.
Fukon mi ankoraŭ ne vidis, tial mi elektas bongustan kukon.

Enlitiĝi aŭ ellitiĝi?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2013-februaro-19 19:53:46

Komprenble mi elektus nun "enlitiĝi", ĉar mi estas laca. Sed matene mi ankaŭ volonte ellitiĝas.

moto aŭ toto?

galvis (Montri la profilon) 2013-februaro-19 21:30:10

Ĝenerale ĉiu persono havas moton
kiu regas sian vivon ; mi pli volas
tiun vorton. "Toto", mi ne konas.

Koltuko aŭ kravato ?

dobri (Montri la profilon) 2013-februaro-19 21:43:24

Al mi pli plaĉas koltuko, ĉar mi ne emas porti kravaton.

Peniso aŭ pensio?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2013-februaro-20 09:47:52

Penison mi havas ekde mia naskiĝo, pensionon mi ricevis ekde unu jaro. Ambaŭ estas tre grava por la vivo. Mia elekto estas peniso, ĉar la rilato al tiu vorto estas pli malnova.

vorto aŭ sorto?

moorle (Montri la profilon) 2013-februaro-20 10:19:37

Mi elektas vorton,ĉar mi lernas mutajn novajn vortojn en la Esperanta lingvo ĉiutage.

duno aŭ luno ?

Reen al la supro