İçerik Görüntüleme

Kapalı
Maksimum 500 mesaj.

A aŭ B? Elektu!

başlangıç Kokcineleto, 22 Kasım 2008

Mesajlar: 6311

Dil: Esperanto

ratkaptisto (Profili görüntüle) 19 Şubat 2013 13:40:22

Mi elektas panon, ĉar mi jxus havas tiun nutraĵon en mia mano.

kremo au poemo?

dobri (Profili görüntüle) 19 Şubat 2013 17:14:18

Kremo, ĉar ĝi estas manĝebla.

Epoko aŭ ezoko?

ratkaptisto (Profili görüntüle) 19 Şubat 2013 17:30:17

Mi elektas ezokon, ĉar tiu fiŝo bongustas.

bono aŭ kono?

salok (Profili görüntüle) 19 Şubat 2013 17:43:20

Mi elektas Epokon, ĉar mi adoras vere mian epokon. kuko aŭ fuko?

dobri (Profili görüntüle) 19 Şubat 2013 18:28:32

Kono, ĉar ĝi estas certe bona.
Fukon mi ankoraŭ ne vidis, tial mi elektas bongustan kukon.

Enlitiĝi aŭ ellitiĝi?

ratkaptisto (Profili görüntüle) 19 Şubat 2013 19:53:46

Komprenble mi elektus nun "enlitiĝi", ĉar mi estas laca. Sed matene mi ankaŭ volonte ellitiĝas.

moto aŭ toto?

galvis (Profili görüntüle) 19 Şubat 2013 21:30:10

Ĝenerale ĉiu persono havas moton
kiu regas sian vivon ; mi pli volas
tiun vorton. "Toto", mi ne konas.

Koltuko aŭ kravato ?

dobri (Profili görüntüle) 19 Şubat 2013 21:43:24

Al mi pli plaĉas koltuko, ĉar mi ne emas porti kravaton.

Peniso aŭ pensio?

ratkaptisto (Profili görüntüle) 20 Şubat 2013 09:47:52

Penison mi havas ekde mia naskiĝo, pensionon mi ricevis ekde unu jaro. Ambaŭ estas tre grava por la vivo. Mia elekto estas peniso, ĉar la rilato al tiu vorto estas pli malnova.

vorto aŭ sorto?

moorle (Profili görüntüle) 20 Şubat 2013 10:19:37

Mi elektas vorton,ĉar mi lernas mutajn novajn vortojn en la Esperanta lingvo ĉiutage.

duno aŭ luno ?

Başa geri dön