Přejít k obsahu

Uzamčeno
Max. 500 zpráv.

A aŭ B? Elektu!

od uživatele Kokcineleto ze dne 22. listopadu 2008

Příspěvky: 6311

Jazyk: Esperanto

ratkaptisto (Ukázat profil) 24. února 2013 18:20:26

Mi preferas magneton, ĉar oni bezonas tiun en diversaj teknikaj iloj.

ilo aŭ ulo?

dobri (Ukázat profil) 24. února 2013 18:59:22

Ilon mi bezonas, kiam mi volas ion fari.

Sturmo aŭ sturno?

ratkaptisto (Ukázat profil) 24. února 2013 19:09:25

En la naturo oni povas vidi sturnon kaj ankaŭ oni povas senti sturmon. Sturno estas pli agrabla ol sturmo, tial mi elektas "sturno".

vidi aŭ fidi?

Paulinho (Ukázat profil) 24. února 2013 19:21:12

Mi kredas ke la esenco estas malvidebla al la okuloj. Tial mi elektas FIDI.

Forlasi aŭ esperi?

Dominiczka (Ukázat profil) 24. února 2013 19:34:35

Esperi, ĉar espero estas tre grava por tuta vivo.

litero aŭ cifero?

ratkaptisto (Ukázat profil) 24. února 2013 21:50:50

Mi preferas literon, ĉar oni povas skribi tekstojn kun literoj.

rado aŭ pado?

vincas (Ukázat profil) 25. února 2013 12:46:13

Radon homoj konas jam tre delonge.

surfo aŭ surfaco

ratkaptisto (Ukázat profil) 25. února 2013 13:16:00

"Surfo", ĉar mi volonte naĝas.

kano aŭ bano?

dobri (Ukázat profil) 25. února 2013 15:12:09

Bano estas saniga, mi ŝatas ĝin. Kanaro estadas ofte netravidebla.

Simila aŭ simpla?

ratkaptisto (Ukázat profil) 25. února 2013 16:25:27

Simpla vivo estas bona, simila agado estas malamuza, tial mi elektas "simpla".

karobo aŭ karodamo?

Zpět na začátek