Skip to the content

Closed
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

by Kokcineleto, November 22, 2008

Messages: 6311

Language: Esperanto

ratkaptisto (User's profile) February 24, 2013, 6:20:26 PM

Mi preferas magneton, ĉar oni bezonas tiun en diversaj teknikaj iloj.

ilo aŭ ulo?

dobri (User's profile) February 24, 2013, 6:59:22 PM

Ilon mi bezonas, kiam mi volas ion fari.

Sturmo aŭ sturno?

ratkaptisto (User's profile) February 24, 2013, 7:09:25 PM

En la naturo oni povas vidi sturnon kaj ankaŭ oni povas senti sturmon. Sturno estas pli agrabla ol sturmo, tial mi elektas "sturno".

vidi aŭ fidi?

Paulinho (User's profile) February 24, 2013, 7:21:12 PM

Mi kredas ke la esenco estas malvidebla al la okuloj. Tial mi elektas FIDI.

Forlasi aŭ esperi?

Dominiczka (User's profile) February 24, 2013, 7:34:35 PM

Esperi, ĉar espero estas tre grava por tuta vivo.

litero aŭ cifero?

ratkaptisto (User's profile) February 24, 2013, 9:50:50 PM

Mi preferas literon, ĉar oni povas skribi tekstojn kun literoj.

rado aŭ pado?

vincas (User's profile) February 25, 2013, 12:46:13 PM

Radon homoj konas jam tre delonge.

surfo aŭ surfaco

ratkaptisto (User's profile) February 25, 2013, 1:16:00 PM

"Surfo", ĉar mi volonte naĝas.

kano aŭ bano?

dobri (User's profile) February 25, 2013, 3:12:09 PM

Bano estas saniga, mi ŝatas ĝin. Kanaro estadas ofte netravidebla.

Simila aŭ simpla?

ratkaptisto (User's profile) February 25, 2013, 4:25:27 PM

Simpla vivo estas bona, simila agado estas malamuza, tial mi elektas "simpla".

karobo aŭ karodamo?

Back to the top