Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 2008-novembro-22

Mesaĝoj: 6311

Lingvo: Esperanto

Miland (Montri la profilon) 2009-marto-13 10:30:59

leporo:Ĉirkaŭnaĝi la mondon per velboato aŭ ĉirkaŭflugi ĝin per balono?
Velboato, ĉar estus pli komforta. La unua ĉirkaufluginto de la mondo havis nur sitelon por necesejo. Aĉe!

Flugi orienten aŭ okcidenten?

Rogir (Montri la profilon) 2009-marto-13 15:13:49

Okcidenten, ĉar oni flugas kun la suno, do havas pli longajn tagojn kaj noktojn.

Bulko aŭ pano?

Miland (Montri la profilon) 2009-marto-13 15:36:52

Rogir:Bulko aŭ pano?
Plaĉis al mi la fruktopano kiun mi manĝis kun fromaĝo en Nederlando je matenmanĝo!

Kutima bulko aŭ kornforma bulko (croissant)?

Parenteze, jen demando por parolantoj de la franca: ĉu estas E-a unuvorta ekvivalento al la franca "croissant"?

Rogir (Montri la profilon) 2009-marto-13 16:26:50

Mi uzus la vorton 'krescenta bulko' aŭ 'krescenteto'. Kaj ĝin mi pli ŝatas ol la kutiman.

Blanka ĉokolado aŭ nigra ĉokolado?

pwahs (Montri la profilon) 2009-marto-13 17:03:22

Rogir:Mi uzus la vorton 'krescenta bulko' aŭ 'krescenteto'. Kaj ĝin mi pli ŝatas ol la kutiman.

Blanka ĉokolado aŭ nigra ĉokolado?
Nigra ĉokolado - ĝi ne estas blanka kaj pli gusta por mi.

Tago aŭ nokto?

Miland (Montri la profilon) 2009-marto-14 19:19:47

pwahs:Tago aŭ nokto?
Tago - nokte mi ne povas studi Esperanton!

Paperaj aŭ retaj versioj de Esperantaj revuoj?

Sebasities (Montri la profilon) 2009-marto-14 22:45:34

Paperaj : oni povas liri ilin kie ajn.

1905-1914 aŭ 1929-1939 ?

Miland (Montri la profilon) 2009-marto-15 00:07:15

Sebasities:1905-1914 aŭ 1929-1939 ?
1905-1914; ne estis la granda ekonomia deprimo de la 1930-a jardeko, kaj estis la entuziasmo de la unuaj Universalaj Kongresoj, kaj Zamenhof ankoraŭ vivis!

1965-1970 aŭ 1995-2000?

Rogir (Montri la profilon) 2009-marto-15 00:31:37

1995-2000, ĉar tiam mi jes vivis.

Porviva malliberpuno aŭ mortpuno?

henma (Montri la profilon) 2009-marto-15 03:18:16

Rogir:1995-2000, ĉar tiam mi jes vivis.

Porviva malliberpuno aŭ mortpuno?
Porviva malliberpuno. Mi pensas ke neniu devas mortigi iun ajn. Kaj ankaŭ, se iu meritas fortan punon, porviva mallibero estas pli longa puno.

Nokto sen luno aŭ tago sen nuboj?

Reen al la supro