Zárva
Max. 500 üzenet
Hozzászólások: 6311
Nyelv: Esperanto
Miland (Profil megtekintése) 2009. március 13. 10:30:59
leporo:Ĉirkaŭnaĝi la mondon per velboato aŭ ĉirkaŭflugi ĝin per balono?Velboato, ĉar estus pli komforta. La unua ĉirkaufluginto de la mondo havis nur sitelon por necesejo. Aĉe!
Flugi orienten aŭ okcidenten?
Rogir (Profil megtekintése) 2009. március 13. 15:13:49
Bulko aŭ pano?
Miland (Profil megtekintése) 2009. március 13. 15:36:52
Rogir:Bulko aŭ pano?Plaĉis al mi la fruktopano kiun mi manĝis kun fromaĝo en Nederlando je matenmanĝo!
Kutima bulko aŭ kornforma bulko (croissant)?
Parenteze, jen demando por parolantoj de la franca: ĉu estas E-a unuvorta ekvivalento al la franca "croissant"?
Rogir (Profil megtekintése) 2009. március 13. 16:26:50
Blanka ĉokolado aŭ nigra ĉokolado?
pwahs (Profil megtekintése) 2009. március 13. 17:03:22
Rogir:Mi uzus la vorton 'krescenta bulko' aŭ 'krescenteto'. Kaj ĝin mi pli ŝatas ol la kutiman.Nigra ĉokolado - ĝi ne estas blanka kaj pli gusta por mi.
Blanka ĉokolado aŭ nigra ĉokolado?
Tago aŭ nokto?
Miland (Profil megtekintése) 2009. március 14. 19:19:47
pwahs:Tago aŭ nokto?Tago - nokte mi ne povas studi Esperanton!
Paperaj aŭ retaj versioj de Esperantaj revuoj?
Sebasities (Profil megtekintése) 2009. március 14. 22:45:34
1905-1914 aŭ 1929-1939 ?
Miland (Profil megtekintése) 2009. március 15. 0:07:15
Sebasities:1905-1914 aŭ 1929-1939 ?1905-1914; ne estis la granda ekonomia deprimo de la 1930-a jardeko, kaj estis la entuziasmo de la unuaj Universalaj Kongresoj, kaj Zamenhof ankoraŭ vivis!
1965-1970 aŭ 1995-2000?
Rogir (Profil megtekintése) 2009. március 15. 0:31:37
Porviva malliberpuno aŭ mortpuno?
henma (Profil megtekintése) 2009. március 15. 3:18:16
Rogir:1995-2000, ĉar tiam mi jes vivis.Porviva malliberpuno. Mi pensas ke neniu devas mortigi iun ajn. Kaj ankaŭ, se iu meritas fortan punon, porviva mallibero estas pli longa puno.
Porviva malliberpuno aŭ mortpuno?
Nokto sen luno aŭ tago sen nuboj?