לתוכן העניינים

סגור
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

של Kokcineleto, 22 בנובמבר 2008

הודעות: 6311

שפה: Esperanto

Miland (הצגת פרופיל) 13 במרץ 2009, 10:30:59

leporo:Ĉirkaŭnaĝi la mondon per velboato aŭ ĉirkaŭflugi ĝin per balono?
Velboato, ĉar estus pli komforta. La unua ĉirkaufluginto de la mondo havis nur sitelon por necesejo. Aĉe!

Flugi orienten aŭ okcidenten?

Rogir (הצגת פרופיל) 13 במרץ 2009, 15:13:49

Okcidenten, ĉar oni flugas kun la suno, do havas pli longajn tagojn kaj noktojn.

Bulko aŭ pano?

Miland (הצגת פרופיל) 13 במרץ 2009, 15:36:52

Rogir:Bulko aŭ pano?
Plaĉis al mi la fruktopano kiun mi manĝis kun fromaĝo en Nederlando je matenmanĝo!

Kutima bulko aŭ kornforma bulko (croissant)?

Parenteze, jen demando por parolantoj de la franca: ĉu estas E-a unuvorta ekvivalento al la franca "croissant"?

Rogir (הצגת פרופיל) 13 במרץ 2009, 16:26:50

Mi uzus la vorton 'krescenta bulko' aŭ 'krescenteto'. Kaj ĝin mi pli ŝatas ol la kutiman.

Blanka ĉokolado aŭ nigra ĉokolado?

pwahs (הצגת פרופיל) 13 במרץ 2009, 17:03:22

Rogir:Mi uzus la vorton 'krescenta bulko' aŭ 'krescenteto'. Kaj ĝin mi pli ŝatas ol la kutiman.

Blanka ĉokolado aŭ nigra ĉokolado?
Nigra ĉokolado - ĝi ne estas blanka kaj pli gusta por mi.

Tago aŭ nokto?

Miland (הצגת פרופיל) 14 במרץ 2009, 19:19:47

pwahs:Tago aŭ nokto?
Tago - nokte mi ne povas studi Esperanton!

Paperaj aŭ retaj versioj de Esperantaj revuoj?

Sebasities (הצגת פרופיל) 14 במרץ 2009, 22:45:34

Paperaj : oni povas liri ilin kie ajn.

1905-1914 aŭ 1929-1939 ?

Miland (הצגת פרופיל) 15 במרץ 2009, 00:07:15

Sebasities:1905-1914 aŭ 1929-1939 ?
1905-1914; ne estis la granda ekonomia deprimo de la 1930-a jardeko, kaj estis la entuziasmo de la unuaj Universalaj Kongresoj, kaj Zamenhof ankoraŭ vivis!

1965-1970 aŭ 1995-2000?

Rogir (הצגת פרופיל) 15 במרץ 2009, 00:31:37

1995-2000, ĉar tiam mi jes vivis.

Porviva malliberpuno aŭ mortpuno?

henma (הצגת פרופיל) 15 במרץ 2009, 03:18:16

Rogir:1995-2000, ĉar tiam mi jes vivis.

Porviva malliberpuno aŭ mortpuno?
Porviva malliberpuno. Mi pensas ke neniu devas mortigi iun ajn. Kaj ankaŭ, se iu meritas fortan punon, porviva mallibero estas pli longa puno.

Nokto sen luno aŭ tago sen nuboj?

לראש הדף