Al contingut

Tancat
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 22 de novembre de 2008

Missatges: 6311

Llengua: Esperanto

ratkaptisto (Mostra el perfil) 15 de maig de 2013 17.00.10

ratkaptisto:Tiuj vortoj estas tre diferenca. Mi elektas "ĝusta", ĉar la aŭtoro ĉiam volas havi ĝustajn kontribuojn en tiu forumo.
konto aŭ ponto?

dobri (Mostra el perfil) 15 de maig de 2013 17.30.08

Ponto, ĉar ĝi kunligas homojn el malsamaj bordoj de la rivero (eĉ sen konto).

Indico aŭ indiko?

ratkaptisto (Mostra el perfil) 9 de juny de 2013 21.01.30

Ambaŭ vortoj havas preskaŭ la saman signifon, mi elektas laŭ ABC la vorton "indico".

vorto aŭ forto?

dobri (Mostra el perfil) 10 de juny de 2013 18.19.29

Ĝusta vorto povas iam esti pli forta ol simpla forto.

Osto aŭ ostro?

ratkaptisto (Mostra el perfil) 11 de juny de 2013 19.51.57

Mi preferas "osto", ĉar tiu estas parto de ĉiu homo kaj ne ĉiu homo ŝatas manĝi ostrojn.

avo aŭ ovo?

Espi (Mostra el perfil) 11 de juny de 2013 20.26.17

Sen avo oni ja ne ekzistus. Pro tio mi elektas avon.

roli aŭ ruli?

dobri (Mostra el perfil) 12 de juny de 2013 15.28.09

Roli bonan edzon, patron kaj avon estas nefacila, tamen necesa.

Noto aŭ nokto?

ratkaptisto (Mostra el perfil) 13 de juny de 2013 19.54.40

Mia elekto estas "nokto", ĉar mi tiam havas tempon por dormi.

formi aŭ dormi?

dobri (Mostra el perfil) 13 de juny de 2013 19.59.21

Ankaŭ por mi estas pli grava la vorto "dormi".

Gropo aŭ groto?

ratkaptisto (Mostra el perfil) 13 de juny de 2013 20.04.06

En mia ĝardeno mi havas groton, tiu ejo estas dum somero tre gravas por mi.

grava aŭ prava?

Tornar a dalt