ورود به محتوا

بستن
حداکثر 500 پیام.

A aŭ B? Elektu!

از Kokcineleto, 22 نوامبر 2008

پست‌ها: 6311

زبان: Esperanto

ratkaptisto (نمایش مشخصات) 15 مهٔ 2013،‏ 17:00:10

ratkaptisto:Tiuj vortoj estas tre diferenca. Mi elektas "ĝusta", ĉar la aŭtoro ĉiam volas havi ĝustajn kontribuojn en tiu forumo.
konto aŭ ponto?

dobri (نمایش مشخصات) 15 مهٔ 2013،‏ 17:30:08

Ponto, ĉar ĝi kunligas homojn el malsamaj bordoj de la rivero (eĉ sen konto).

Indico aŭ indiko?

ratkaptisto (نمایش مشخصات) 9 ژوئن 2013،‏ 21:01:30

Ambaŭ vortoj havas preskaŭ la saman signifon, mi elektas laŭ ABC la vorton "indico".

vorto aŭ forto?

dobri (نمایش مشخصات) 10 ژوئن 2013،‏ 18:19:29

Ĝusta vorto povas iam esti pli forta ol simpla forto.

Osto aŭ ostro?

ratkaptisto (نمایش مشخصات) 11 ژوئن 2013،‏ 19:51:57

Mi preferas "osto", ĉar tiu estas parto de ĉiu homo kaj ne ĉiu homo ŝatas manĝi ostrojn.

avo aŭ ovo?

Espi (نمایش مشخصات) 11 ژوئن 2013،‏ 20:26:17

Sen avo oni ja ne ekzistus. Pro tio mi elektas avon.

roli aŭ ruli?

dobri (نمایش مشخصات) 12 ژوئن 2013،‏ 15:28:09

Roli bonan edzon, patron kaj avon estas nefacila, tamen necesa.

Noto aŭ nokto?

ratkaptisto (نمایش مشخصات) 13 ژوئن 2013،‏ 19:54:40

Mia elekto estas "nokto", ĉar mi tiam havas tempon por dormi.

formi aŭ dormi?

dobri (نمایش مشخصات) 13 ژوئن 2013،‏ 19:59:21

Ankaŭ por mi estas pli grava la vorto "dormi".

Gropo aŭ groto?

ratkaptisto (نمایش مشخصات) 13 ژوئن 2013،‏ 20:04:06

En mia ĝardeno mi havas groton, tiu ejo estas dum somero tre gravas por mi.

grava aŭ prava?

بازگشت به بالا