Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 2008-novembro-22

Mesaĝoj: 6311

Lingvo: Esperanto

dobri (Montri la profilon) 2013-julio-31 20:39:20

Fino, ĉar mi iras dormi.

Sfingo aŭ sfinkso?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-01 07:39:00

En mia ĝardeno, mi jam diris, havas multajn papilojn, tial mi elektas "sfingo".

fabelo aŭ tabelo?

Espi (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-01 10:20:32

Fabelo nur estas fantazia rakonto, sed en tabeloj vi povas trovi faktojn, faktojn, faktojn, ... Ili povus esti pli gravaj.

Ĉu puberto aŭ maljuneco?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-01 10:35:03

Puberto estas malfacila tempo por la homoj kaj dum la maljuneco oni havas multe da sperto. Mi elektas maljunecon, ĉar mi ankaŭ esta maljuna.

junio aŭ julio?

Espi (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-01 10:40:46

Mi trovas, ke en la junio la naturo aspektas pli bele.

Ĉu pruso aŭ puso?

dobri (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-01 17:33:58

Prefere mi elektas maljunan germanon (pruson) ol putraĵon.

Holdo aŭ hordo?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-02 15:02:26

Mi preferas holdon, ĉar hordo ofte estas danĝera.

danko aŭ Dano?

dobri (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-02 16:29:14

Danko estas ĉiam afabla.

Elfluejo aŭ enfluejo?

moorle (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-03 17:03:34

Mi elektas enfluejo, ĉar mi ŝatas riverenfluejojn.

korno aŭ korvo ?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-03 17:06:03

Mia elekto estas "korvo", ĉar mi amas birdojn.

kupono aŭ kupolo?

Reen al la supro