Aller au contenu

Verrouillé
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 22 novembre 2008

Messages : 6311

Langue: Esperanto

dobri (Voir le profil) 31 juillet 2013 20:39:20

Fino, ĉar mi iras dormi.

Sfingo aŭ sfinkso?

ratkaptisto (Voir le profil) 1 août 2013 07:39:00

En mia ĝardeno, mi jam diris, havas multajn papilojn, tial mi elektas "sfingo".

fabelo aŭ tabelo?

Espi (Voir le profil) 1 août 2013 10:20:32

Fabelo nur estas fantazia rakonto, sed en tabeloj vi povas trovi faktojn, faktojn, faktojn, ... Ili povus esti pli gravaj.

Ĉu puberto aŭ maljuneco?

ratkaptisto (Voir le profil) 1 août 2013 10:35:03

Puberto estas malfacila tempo por la homoj kaj dum la maljuneco oni havas multe da sperto. Mi elektas maljunecon, ĉar mi ankaŭ esta maljuna.

junio aŭ julio?

Espi (Voir le profil) 1 août 2013 10:40:46

Mi trovas, ke en la junio la naturo aspektas pli bele.

Ĉu pruso aŭ puso?

dobri (Voir le profil) 1 août 2013 17:33:58

Prefere mi elektas maljunan germanon (pruson) ol putraĵon.

Holdo aŭ hordo?

ratkaptisto (Voir le profil) 2 août 2013 15:02:26

Mi preferas holdon, ĉar hordo ofte estas danĝera.

danko aŭ Dano?

dobri (Voir le profil) 2 août 2013 16:29:14

Danko estas ĉiam afabla.

Elfluejo aŭ enfluejo?

moorle (Voir le profil) 3 août 2013 17:03:34

Mi elektas enfluejo, ĉar mi ŝatas riverenfluejojn.

korno aŭ korvo ?

ratkaptisto (Voir le profil) 3 août 2013 17:06:03

Mia elekto estas "korvo", ĉar mi amas birdojn.

kupono aŭ kupolo?

Retour au début