Vai all’indice

Chiuso
Max. 500 messaggi.

A aŭ B? Elektu!

di Kokcineleto, 22 novembre 2008

Messaggi: 6311

Lingua: Esperanto

dobri (Mostra il profilo) 31 luglio 2013 20:39:20

Fino, ĉar mi iras dormi.

Sfingo aŭ sfinkso?

ratkaptisto (Mostra il profilo) 01 agosto 2013 07:39:00

En mia ĝardeno, mi jam diris, havas multajn papilojn, tial mi elektas "sfingo".

fabelo aŭ tabelo?

Espi (Mostra il profilo) 01 agosto 2013 10:20:32

Fabelo nur estas fantazia rakonto, sed en tabeloj vi povas trovi faktojn, faktojn, faktojn, ... Ili povus esti pli gravaj.

Ĉu puberto aŭ maljuneco?

ratkaptisto (Mostra il profilo) 01 agosto 2013 10:35:03

Puberto estas malfacila tempo por la homoj kaj dum la maljuneco oni havas multe da sperto. Mi elektas maljunecon, ĉar mi ankaŭ esta maljuna.

junio aŭ julio?

Espi (Mostra il profilo) 01 agosto 2013 10:40:46

Mi trovas, ke en la junio la naturo aspektas pli bele.

Ĉu pruso aŭ puso?

dobri (Mostra il profilo) 01 agosto 2013 17:33:58

Prefere mi elektas maljunan germanon (pruson) ol putraĵon.

Holdo aŭ hordo?

ratkaptisto (Mostra il profilo) 02 agosto 2013 15:02:26

Mi preferas holdon, ĉar hordo ofte estas danĝera.

danko aŭ Dano?

dobri (Mostra il profilo) 02 agosto 2013 16:29:14

Danko estas ĉiam afabla.

Elfluejo aŭ enfluejo?

moorle (Mostra il profilo) 03 agosto 2013 17:03:34

Mi elektas enfluejo, ĉar mi ŝatas riverenfluejojn.

korno aŭ korvo ?

ratkaptisto (Mostra il profilo) 03 agosto 2013 17:06:03

Mia elekto estas "korvo", ĉar mi amas birdojn.

kupono aŭ kupolo?

Torna all’inizio