Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 2008-novembro-22

Mesaĝoj: 6311

Lingvo: Esperanto

ratkaptisto (Montri la profilon) 2013-novembro-02 10:55:39

Mi elektas "mentoro", ĉar mi dum multaj jaroj havis tiun agadon.

bavo aŭ navo?

dobri (Montri la profilon) 2013-novembro-03 18:40:14

Bavo estas certe malagrabla, tial mi preferas admirindajn navojn.

Plataĵo aŭ platano?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2013-novembro-03 18:46:46

Mi amas la naturon, arboj estas bona ekzemplo por naturaj monumentoj. Tial mi elektas la arbon "platano", kiu estas tre granda arbo.

barbo aŭ arbo?

dobri (Montri la profilon) 2013-novembro-03 19:02:53

Arbo, ĉar ĝi estas multe pli granda.

Somero aŭ sombrero?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2013-novembro-04 11:35:39

Mi elektas "sombrero", ĉar tiu ankaŭ estas por la vintro.

maro aŭ karo?

dobri (Montri la profilon) 2013-novembro-04 15:59:02

Maro estas pli simpatia al mi, kvankam la restado ĉe ĝi estadas kara.

Singardi aŭ singulti?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2013-novembro-04 20:04:30

Oni ĉiutage devas singardi, sed oni ne singultas ĉiutage, pro tio mi elektas "singardi".

rajo aŭ rabo?

dobri (Montri la profilon) 2013-novembro-04 21:33:21

Rajo, ĉar mi povus ĝin vidi nur en akvario, kontraŭe la rabistoj troviĝas ĉie.

Strado aŭ strando?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2013-novembro-06 18:25:56

dobri:Rajo, ĉar mi povus ĝin vidi nur en akvario, kontraŭe la rabistoj troviĝas ĉie.

Strado aŭ strando?
Mia elekto estas "strando" ĉar mi amas la etoson ĉe la maro.

kamelo aŭ kamulo?

dobri (Montri la profilon) 2013-novembro-06 20:46:36

Necesas elekti kamelon, ĉar la duan vorton mi ne konas.

Kaluno aŭ kolumno?

Reen al la supro