Til innholdet

Lukket
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

fra Kokcineleto,2008 11 22

Meldinger: 6311

Språk: Esperanto

ratkaptisto (Å vise profilen) 2013 11 2 10:55:39

Mi elektas "mentoro", ĉar mi dum multaj jaroj havis tiun agadon.

bavo aŭ navo?

dobri (Å vise profilen) 2013 11 3 18:40:14

Bavo estas certe malagrabla, tial mi preferas admirindajn navojn.

Plataĵo aŭ platano?

ratkaptisto (Å vise profilen) 2013 11 3 18:46:46

Mi amas la naturon, arboj estas bona ekzemplo por naturaj monumentoj. Tial mi elektas la arbon "platano", kiu estas tre granda arbo.

barbo aŭ arbo?

dobri (Å vise profilen) 2013 11 3 19:02:53

Arbo, ĉar ĝi estas multe pli granda.

Somero aŭ sombrero?

ratkaptisto (Å vise profilen) 2013 11 4 11:35:39

Mi elektas "sombrero", ĉar tiu ankaŭ estas por la vintro.

maro aŭ karo?

dobri (Å vise profilen) 2013 11 4 15:59:02

Maro estas pli simpatia al mi, kvankam la restado ĉe ĝi estadas kara.

Singardi aŭ singulti?

ratkaptisto (Å vise profilen) 2013 11 4 20:04:30

Oni ĉiutage devas singardi, sed oni ne singultas ĉiutage, pro tio mi elektas "singardi".

rajo aŭ rabo?

dobri (Å vise profilen) 2013 11 4 21:33:21

Rajo, ĉar mi povus ĝin vidi nur en akvario, kontraŭe la rabistoj troviĝas ĉie.

Strado aŭ strando?

ratkaptisto (Å vise profilen) 2013 11 6 18:25:56

dobri:Rajo, ĉar mi povus ĝin vidi nur en akvario, kontraŭe la rabistoj troviĝas ĉie.

Strado aŭ strando?
Mia elekto estas "strando" ĉar mi amas la etoson ĉe la maro.

kamelo aŭ kamulo?

dobri (Å vise profilen) 2013 11 6 20:46:36

Necesas elekti kamelon, ĉar la duan vorton mi ne konas.

Kaluno aŭ kolumno?

Tibake til toppen