Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 2008-novembro-22

Mesaĝoj: 6311

Lingvo: Esperanto

dobri (Montri la profilon) 2013-novembro-10 18:26:32

Kompreneble suno. Certe ĉiu amas ĝin.

Fenkolo aŭ fenolo?

emukah (Montri la profilon) 2013-novembro-10 19:53:04

Fenolo, kvankam mi ne ekzakte scias, kio ĝi estas. Sed fenkolon mi tute ne ŝatas.

lupo aŭ ludo

dobri (Montri la profilon) 2013-novembro-10 20:26:15

Fenolo estas ĥemiaĵo.

Laŭ fabelo la lupo forvoris Ruĝan Ĉapeton, tial mi preferas ludon.

Inici aŭ iniciati?

emukah (Montri la profilon) 2013-novembro-11 20:35:03

Inici, estis tre malfacila decido.

deco aŭ devo

dobri (Montri la profilon) 2013-novembro-11 20:49:53

Mi ne ŝatas devojn kaj aprezas decojn.

Multiĝi aŭ mutiĝi?

emukah (Montri la profilon) 2013-novembro-11 22:20:20

Tiu tute dependas de cirkonstancoj.

pomo aŭ poro?

dobri (Montri la profilon) 2013-novembro-11 22:35:10

Pomo, ĉar poro ne estas manĝebla.

Inko aŭ inkognito?

emukah (Montri la profilon) 2013-novembro-11 23:26:25

Inko, ĉar kun tio oni povas skribi.

fundo aŭ hundo?

dobri (Montri la profilon) 2013-novembro-12 16:08:33

Mi preferas fundon, kie oni povas konstrui fundamentojn. Ankaŭ pro tio, ke en mia urbeto troviĝas multe da hundoj.

Ĉevalo aŭ ĉe tablo?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2013-novembro-13 09:51:18

"Ĉe tablo" estas laŭ mia opinio tre bona situacio, sed estas grave, ke sur la tablo oni trovas manĝaĵojn kaj trinkaĵojn.

trinkaĵo aŭ drinkaĵo?

Reen al la supro