У садржају

Затворен
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

од Kokcineleto, 22. новембар 2008.

Поруке: 6311

Језик: Esperanto

dobri (Погледати профил) 10. новембар 2013. 18.26.32

Kompreneble suno. Certe ĉiu amas ĝin.

Fenkolo aŭ fenolo?

emukah (Погледати профил) 10. новембар 2013. 19.53.04

Fenolo, kvankam mi ne ekzakte scias, kio ĝi estas. Sed fenkolon mi tute ne ŝatas.

lupo aŭ ludo

dobri (Погледати профил) 10. новембар 2013. 20.26.15

Fenolo estas ĥemiaĵo.

Laŭ fabelo la lupo forvoris Ruĝan Ĉapeton, tial mi preferas ludon.

Inici aŭ iniciati?

emukah (Погледати профил) 11. новембар 2013. 20.35.03

Inici, estis tre malfacila decido.

deco aŭ devo

dobri (Погледати профил) 11. новембар 2013. 20.49.53

Mi ne ŝatas devojn kaj aprezas decojn.

Multiĝi aŭ mutiĝi?

emukah (Погледати профил) 11. новембар 2013. 22.20.20

Tiu tute dependas de cirkonstancoj.

pomo aŭ poro?

dobri (Погледати профил) 11. новембар 2013. 22.35.10

Pomo, ĉar poro ne estas manĝebla.

Inko aŭ inkognito?

emukah (Погледати профил) 11. новембар 2013. 23.26.25

Inko, ĉar kun tio oni povas skribi.

fundo aŭ hundo?

dobri (Погледати профил) 12. новембар 2013. 16.08.33

Mi preferas fundon, kie oni povas konstrui fundamentojn. Ankaŭ pro tio, ke en mia urbeto troviĝas multe da hundoj.

Ĉevalo aŭ ĉe tablo?

ratkaptisto (Погледати профил) 13. новембар 2013. 09.51.18

"Ĉe tablo" estas laŭ mia opinio tre bona situacio, sed estas grave, ke sur la tablo oni trovas manĝaĵojn kaj trinkaĵojn.

trinkaĵo aŭ drinkaĵo?

Вратите се горе