Skip to the content

Closed
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

by Kokcineleto, November 22, 2008

Messages: 6311

Language: Esperanto

Clarence666 (User's profile) May 25, 2014, 6:36:21 PM

> Ppo aŭ raŭpo?

Vi elfosis mojosan vorton!!! Laux PIV: pouxpo -> pobo "La malantaŭa parto de ŝipo, boato" - mi sxtelas la gxustigitan vorton "pobo".

KORO aux KORUSO ???

dobri (User's profile) May 25, 2014, 8:04:25 PM

Mi ankaŭ ĝustigas la vorton "koruso" al "ĥoro" kaj kompreneble elektas ĝin.

Korpo aŭ korpuso?

Clarence666 (User's profile) May 29, 2014, 5:11:21 PM

> Korpo aŭ korpuso?

Mi kompreneble prenas la vorton "korpuso" ... cxar gxi pli utilas por militi por la fina venko.

FUGO aux PUGO ?

dobri (User's profile) May 29, 2014, 5:48:49 PM

Mi elektas muzikilon. La postaĵo estas ankaŭ grava, tamen mi elektis fugon.

Fulgo aŭ fulmo?

Clarence666 (User's profile) May 29, 2014, 6:11:16 PM

> Fulgo aŭ fulmo?

Fulmo! (fulgo ja estas rubajxo)

FULMO aux PULMO ???

dobri (User's profile) May 29, 2014, 7:25:31 PM

Mi kontraŭe elektas pulmon, ĉar tiun mi nepre bezonas.

Sago aŭ saĝo?

Clarence666 (User's profile) May 29, 2014, 11:44:17 PM

> Sago aŭ saĝo?

Mi prenas la vorton "sagxo", pafi mi ja povas pli efike per sturmopafilo ol per arko+sagoj.

ALKANO aux ALKAIDO ?

dobri (User's profile) May 30, 2014, 3:34:19 AM

Por mi necesas elekti hidrokarbonon (alkano), ĉar la dua vorto ne troviĝas en PIV. Ĉu vi opinias la faman terorisman organizon?

Anatemo aŭ anatomo?

Clarence666 (User's profile) June 5, 2014, 11:45:02 AM

> Anatemo aŭ anatomo?

Mi prenas la anatomiiston ... "anatemo" ja estas privata problemo de religiuloj.

> Ĉu vi opinias la faman terorisman organizon?

Ne tiel fama. La plej fama terorisma organizo ja estas Israelo.

KORO aŭ ORO ???

dobri (User's profile) June 5, 2014, 5:31:20 PM

Lastfoje mi elektis koron, ĉar ĝi estas la plej grava parto de mia korpo. Do hodiaŭ mi elektas oron, ĉar mi havas ege malmulte da ĝi.

Popo aŭ poŭpo?

Back to the top