Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 2008-novembro-22

Mesaĝoj: 6311

Lingvo: Esperanto

Clarence666 (Montri la profilon) 2014-majo-25 18:36:21

> Ppo aŭ raŭpo?

Vi elfosis mojosan vorton!!! Laux PIV: pouxpo -> pobo "La malantaŭa parto de ŝipo, boato" - mi sxtelas la gxustigitan vorton "pobo".

KORO aux KORUSO ???

dobri (Montri la profilon) 2014-majo-25 20:04:25

Mi ankaŭ ĝustigas la vorton "koruso" al "ĥoro" kaj kompreneble elektas ĝin.

Korpo aŭ korpuso?

Clarence666 (Montri la profilon) 2014-majo-29 17:11:21

> Korpo aŭ korpuso?

Mi kompreneble prenas la vorton "korpuso" ... cxar gxi pli utilas por militi por la fina venko.

FUGO aux PUGO ?

dobri (Montri la profilon) 2014-majo-29 17:48:49

Mi elektas muzikilon. La postaĵo estas ankaŭ grava, tamen mi elektis fugon.

Fulgo aŭ fulmo?

Clarence666 (Montri la profilon) 2014-majo-29 18:11:16

> Fulgo aŭ fulmo?

Fulmo! (fulgo ja estas rubajxo)

FULMO aux PULMO ???

dobri (Montri la profilon) 2014-majo-29 19:25:31

Mi kontraŭe elektas pulmon, ĉar tiun mi nepre bezonas.

Sago aŭ saĝo?

Clarence666 (Montri la profilon) 2014-majo-29 23:44:17

> Sago aŭ saĝo?

Mi prenas la vorton "sagxo", pafi mi ja povas pli efike per sturmopafilo ol per arko+sagoj.

ALKANO aux ALKAIDO ?

dobri (Montri la profilon) 2014-majo-30 03:34:19

Por mi necesas elekti hidrokarbonon (alkano), ĉar la dua vorto ne troviĝas en PIV. Ĉu vi opinias la faman terorisman organizon?

Anatemo aŭ anatomo?

Clarence666 (Montri la profilon) 2014-junio-05 11:45:02

> Anatemo aŭ anatomo?

Mi prenas la anatomiiston ... "anatemo" ja estas privata problemo de religiuloj.

> Ĉu vi opinias la faman terorisman organizon?

Ne tiel fama. La plej fama terorisma organizo ja estas Israelo.

KORO aŭ ORO ???

dobri (Montri la profilon) 2014-junio-05 17:31:20

Lastfoje mi elektis koron, ĉar ĝi estas la plej grava parto de mia korpo. Do hodiaŭ mi elektas oron, ĉar mi havas ege malmulte da ĝi.

Popo aŭ poŭpo?

Reen al la supro