Al contingut

Tancat
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 22 de novembre de 2008

Missatges: 6311

Llengua: Esperanto

dobri (Mostra el perfil) 26 de juliol de 2014 15.03.01

ratkaptisto:La bakisto vendas vindistan panon.

sano aŭ pano?
Vindistan? Eble "vinditan", ĉu ne?

Panon mi bezonas por la sano. Do ambaŭ.

Tusilago aŭ ustilago?

ratkaptisto (Mostra el perfil) 26 de juliol de 2014 16.27.59

dobri:
ratkaptisto:La bakisto vendas vindistan panon.

sano aŭ pano?
Vindistan? Eble "vinditan", ĉu ne?

Panon mi bezonas por la sano. Do ambaŭ.

Tusilago aŭ ustilago?
Jesss,

vinditan

ratkaptisto (Mostra el perfil) 26 de juliol de 2014 16.30.18

Mi elektas tusilago, ĉar tiu estas por la sano.

pato aŭ rato?

dobri (Mostra el perfil) 27 de juliol de 2014 6.52.40

Pato, ne gravas, ĉu por kuirejo aŭ por ŝakludo.

Pasto aŭ pastelo?

lorna (Mostra el perfil) 27 de juliol de 2014 16.30.46

Mi preferas paston ĉar mi povas aldoni io ajn al ĝi.

slabo aŭ ŝlagro

dobri (Mostra el perfil) 27 de juliol de 2014 20.18.02

Slabo, ĉar ĝi estas bezonata dum diversaj konstrulaboroj.

Halso aŭ halto?

ratkaptisto (Mostra el perfil) 27 de juliol de 2014 20.52.44

Halto ne estas bona, tial mi elektas "halso".

Loko aŭ roko?

dobri (Mostra el perfil) 28 de juliol de 2014 17.38.23

Mi ŝatas rokojn en ajna loko.

Halo aŭ halfo?

gordonflanagan (Mostra el perfil) 29 de juliol de 2014 15.03.03

Halfo estis pozicio en futabalo.

haloo aŭ hajlo

dobri (Mostra el perfil) 29 de juliol de 2014 16.37.33

Luma fenomeno (halooo) estas pli interesa ol forta pluvego (hajlo).

Haro aŭ harpo?

Tornar a dalt