לתוכן העניינים

סגור
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

של Kokcineleto, 22 בנובמבר 2008

הודעות: 6311

שפה: Esperanto

dobri (הצגת פרופיל) 26 ביולי 2014, 15:03:01

ratkaptisto:La bakisto vendas vindistan panon.

sano aŭ pano?
Vindistan? Eble "vinditan", ĉu ne?

Panon mi bezonas por la sano. Do ambaŭ.

Tusilago aŭ ustilago?

ratkaptisto (הצגת פרופיל) 26 ביולי 2014, 16:27:59

dobri:
ratkaptisto:La bakisto vendas vindistan panon.

sano aŭ pano?
Vindistan? Eble "vinditan", ĉu ne?

Panon mi bezonas por la sano. Do ambaŭ.

Tusilago aŭ ustilago?
Jesss,

vinditan

ratkaptisto (הצגת פרופיל) 26 ביולי 2014, 16:30:18

Mi elektas tusilago, ĉar tiu estas por la sano.

pato aŭ rato?

dobri (הצגת פרופיל) 27 ביולי 2014, 06:52:40

Pato, ne gravas, ĉu por kuirejo aŭ por ŝakludo.

Pasto aŭ pastelo?

lorna (הצגת פרופיל) 27 ביולי 2014, 16:30:46

Mi preferas paston ĉar mi povas aldoni io ajn al ĝi.

slabo aŭ ŝlagro

dobri (הצגת פרופיל) 27 ביולי 2014, 20:18:02

Slabo, ĉar ĝi estas bezonata dum diversaj konstrulaboroj.

Halso aŭ halto?

ratkaptisto (הצגת פרופיל) 27 ביולי 2014, 20:52:44

Halto ne estas bona, tial mi elektas "halso".

Loko aŭ roko?

dobri (הצגת פרופיל) 28 ביולי 2014, 17:38:23

Mi ŝatas rokojn en ajna loko.

Halo aŭ halfo?

gordonflanagan (הצגת פרופיל) 29 ביולי 2014, 15:03:03

Halfo estis pozicio en futabalo.

haloo aŭ hajlo

dobri (הצגת פרופיל) 29 ביולי 2014, 16:37:33

Luma fenomeno (halooo) estas pli interesa ol forta pluvego (hajlo).

Haro aŭ harpo?

לראש הדף