Contenido

Cerrado
Max. 500 mensajes.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 22 de noviembre de 2008

Aportes: 6311

Idioma: Esperanto

dobri (Mostrar perfil) 26 de julio de 2014 15:03:01

ratkaptisto:La bakisto vendas vindistan panon.

sano aŭ pano?
Vindistan? Eble "vinditan", ĉu ne?

Panon mi bezonas por la sano. Do ambaŭ.

Tusilago aŭ ustilago?

ratkaptisto (Mostrar perfil) 26 de julio de 2014 16:27:59

dobri:
ratkaptisto:La bakisto vendas vindistan panon.

sano aŭ pano?
Vindistan? Eble "vinditan", ĉu ne?

Panon mi bezonas por la sano. Do ambaŭ.

Tusilago aŭ ustilago?
Jesss,

vinditan

ratkaptisto (Mostrar perfil) 26 de julio de 2014 16:30:18

Mi elektas tusilago, ĉar tiu estas por la sano.

pato aŭ rato?

dobri (Mostrar perfil) 27 de julio de 2014 06:52:40

Pato, ne gravas, ĉu por kuirejo aŭ por ŝakludo.

Pasto aŭ pastelo?

lorna (Mostrar perfil) 27 de julio de 2014 16:30:46

Mi preferas paston ĉar mi povas aldoni io ajn al ĝi.

slabo aŭ ŝlagro

dobri (Mostrar perfil) 27 de julio de 2014 20:18:02

Slabo, ĉar ĝi estas bezonata dum diversaj konstrulaboroj.

Halso aŭ halto?

ratkaptisto (Mostrar perfil) 27 de julio de 2014 20:52:44

Halto ne estas bona, tial mi elektas "halso".

Loko aŭ roko?

dobri (Mostrar perfil) 28 de julio de 2014 17:38:23

Mi ŝatas rokojn en ajna loko.

Halo aŭ halfo?

gordonflanagan (Mostrar perfil) 29 de julio de 2014 15:03:03

Halfo estis pozicio en futabalo.

haloo aŭ hajlo

dobri (Mostrar perfil) 29 de julio de 2014 16:37:33

Luma fenomeno (halooo) estas pli interesa ol forta pluvego (hajlo).

Haro aŭ harpo?

Volver arriba