ปิด
Max. 500 messages.
ข้อความ 6311
ภาษา: Esperanto
Sebasities (แสดงโปรไฟล์) 8 เมษายน 2009, 22:55:23
Lupolo aŭ jasmeno ?
dobri (แสดงโปรไฟล์) 9 เมษายน 2009, 15:04:03
Nur pli poste mi rimarkis, ke jam iu elektis. Do mi ĝojas, ke ni elektis same. Saluton Manfredo!
Lumbo estas korpoparto, do grava. Lumpon mi unue ne trovis en PIV, sed poste el alia vortaro mi eksciis, ke temas pri marbesto (aŭ marfloro?). Do mi elektas ĝin petante pri klarigo, kio fakte ĝi estas?
Rilate mian gepatran lingvon mi unue komprenis, ke "lumpo" estas kanajlo, fripono - tio estas malĝuste.
Jamajko aŭ Portoriko?
Hispanio (แสดงโปรไฟล์) 9 เมษายน 2009, 15:50:16
La Esperanta lingvo aŭ Ла Есперанта лингво?
dobri (แสดงโปรไฟล์) 9 เมษายน 2009, 16:19:22
Hispanio:Tio estas facila por mi, ĉar dum deviga studado de la rusa lingvo mi multe suferis pro rusaj literoj. (Hodiaŭ mi aprezas konon de ili). Tamen la latina skribo estas al mi pli proksima, tial mi elektas la unuan eblecon.
La Esperanta lingvo aŭ Ла Есперанта лингво?
Ago aŭ aĝo?
Rogir (แสดงโปรไฟล์) 9 เมษายน 2009, 16:38:16
Pomo aŭ piro?
Lulusso (แสดงโปรไฟล์) 9 เมษายน 2009, 17:31:08
Pomo aŭ piro?Mi elektas pomo. Mi opinias ke pomoj estas pli bongustaj ke piroj. Kvankam kelkaj variaĵoj da piroj estas tre bongustaj!
aŭ
? horsto (แสดงโปรไฟล์) 9 เมษายน 2009, 20:59:17
dobri:Saluton dobri!
Lumbo estas korpoparto, do grava. Lumpon mi unue ne trovis en PIV, sed poste el alia vortaro mi eksciis, ke temas pri marbesto (aŭ marfloro?). Do mi elektas ĝin petante pri klarigo, kio fakte ĝi estas?
Mi trovis la lumpon en la vikipedio, bedaŭrinde ne ekzistas Esperanta traduko.
horsto (แสดงโปรไฟล์) 11 เมษายน 2009, 12:24:59
Lulusso:Ambaŭ vizaĝetoj ridas, sed la unua ankaŭ mansvingas, do ĝi ŝajnas al mi pli afabla.
aŭ
?
Kiun sporton vi preferas nun, kiam la vetero pli kaj pli varmiĝas (en la norda hemisfero), kuri aŭ bicikli?
dobri (แสดงโปรไฟล์) 11 เมษายน 2009, 13:32:21
Koto aŭ ŝlimo?
horsto (แสดงโปรไฟล์) 11 เมษายน 2009, 16:27:22
dobri:Bicikli. Ĝi estas pli komforta, ĉar mi ne biciklas konkure sed promene.Normale vi pravas, bicikli estas pli komforta ol kuri, sed por mi estas male, biciklado pli streĉas miajn fortojn ol kurado. Verŝajne mi veturas tro rapide.
Koto aŭ ŝlimo?
Mi hodiaŭ faris mian unuan biciklan ekskurson ĉi-jare!
dobri:Koto aŭ ŝlimo?Ŝlimo, ĉar tiu povas esti saniga por la haŭto.
[url=http://eo.wikipedia.org/wiki/Ŝako]Ŝako[/url] aŭ Goo?