İçerik Görüntüleme

Kapalı
Maksimum 500 mesaj.

A aŭ B? Elektu!

başlangıç Kokcineleto, 22 Kasım 2008

Mesajlar: 6311

Dil: Esperanto

Sebasities (Profili görüntüle) 8 Nisan 2009 22:55:23

Ĉar oni diras : "unu bildo valoras mil vortojn", mi elektas la bildon.

Lupolo aŭ jasmeno ?

dobri (Profili görüntüle) 9 Nisan 2009 15:04:03

Lupolo estas multe pli grava por biero. Jasmenon ni povas nur flari, sed ne manĝi.
Nur pli poste mi rimarkis, ke jam iu elektis. Do mi ĝojas, ke ni elektis same. Saluton Manfredo!
Lumbo estas korpoparto, do grava. Lumpon mi unue ne trovis en PIV, sed poste el alia vortaro mi eksciis, ke temas pri marbesto (aŭ marfloro?). Do mi elektas ĝin petante pri klarigo, kio fakte ĝi estas?
Rilate mian gepatran lingvon mi unue komprenis, ke "lumpo" estas kanajlo, fripono - tio estas malĝuste.

Jamajko aŭ Portoriko?

Hispanio (Profili görüntüle) 9 Nisan 2009 15:50:16

Portoriko, ĉar tie oni parolas mian lingvon (la hispanan).

La Esperanta lingvo aŭ Ла Есперанта лингво?

dobri (Profili görüntüle) 9 Nisan 2009 16:19:22

Hispanio:
La Esperanta lingvo aŭ Ла Есперанта лингво?
Tio estas facila por mi, ĉar dum deviga studado de la rusa lingvo mi multe suferis pro rusaj literoj. (Hodiaŭ mi aprezas konon de ili). Tamen la latina skribo estas al mi pli proksima, tial mi elektas la unuan eblecon.

Ago aŭ aĝo?

Rogir (Profili görüntüle) 9 Nisan 2009 16:38:16

Aĝo estas nur numero, sed ago estas kion ni bezonas por fari ŝanĝojn!

Pomo aŭ piro?

Lulusso (Profili görüntüle) 9 Nisan 2009 17:31:08

Pomo aŭ piro?
Mi elektas pomo. Mi opinias ke pomoj estas pli bongustaj ke piroj. Kvankam kelkaj variaĵoj da piroj estas tre bongustaj!
sal.gifrido.gif ?

horsto (Profili görüntüle) 9 Nisan 2009 20:59:17

dobri:
Lumbo estas korpoparto, do grava. Lumpon mi unue ne trovis en PIV, sed poste el alia vortaro mi eksciis, ke temas pri marbesto (aŭ marfloro?). Do mi elektas ĝin petante pri klarigo, kio fakte ĝi estas?
Saluton dobri!
Mi trovis la lumpon en la vikipedio, bedaŭrinde ne ekzistas Esperanta traduko. malgajo.gif

horsto (Profili görüntüle) 11 Nisan 2009 12:24:59

Lulusso:
sal.gifrido.gif ?
Ambaŭ vizaĝetoj ridas, sed la unua ankaŭ mansvingas, do ĝi ŝajnas al mi pli afabla.

Kiun sporton vi preferas nun, kiam la vetero pli kaj pli varmiĝas (en la norda hemisfero), kuri aŭ bicikli?

dobri (Profili görüntüle) 11 Nisan 2009 13:32:21

Bicikli. Ĝi estas pli komforta, ĉar mi ne biciklas konkure sed promene.

Koto aŭ ŝlimo?

horsto (Profili görüntüle) 11 Nisan 2009 16:27:22

dobri:Bicikli. Ĝi estas pli komforta, ĉar mi ne biciklas konkure sed promene.
Koto aŭ ŝlimo?
Normale vi pravas, bicikli estas pli komforta ol kuri, sed por mi estas male, biciklado pli streĉas miajn fortojn ol kurado. Verŝajne mi veturas tro rapide.
Mi hodiaŭ faris mian unuan biciklan ekskurson ĉi-jare! rideto.gif
dobri:Koto aŭ ŝlimo?
Ŝlimo, ĉar tiu povas esti saniga por la haŭto.

[url=http://eo.wikipedia.org/wiki/Ŝako]Ŝako[/url] aŭ Goo?

Başa geri dön