Al contingut

Tancat
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 22 de novembre de 2008

Missatges: 6311

Llengua: Esperanto

Historiisto (Mostra el perfil) 23 d’agost de 2014 8.17.07

Tre malfacila decido: La violo bonodoras, la violono bonsonas. Sed mi preferas "violo", ĉar muzikon mi havas la tutan tagon...

loko aŭ logo?

vincas (Mostra el perfil) 23 d’agost de 2014 19.32.11

Mi scias lokon kie mi povas kolekti multe da fungoj.

pomo aŭ terpomo

gordonflanagan (Mostra el perfil) 23 d’agost de 2014 19.37.26

Mi elektas ambaŭ vortojn - mi ĝuas manĝi ambaŭ pomojn kaj terpomojn.

polimero aŭ polinomo

ratkaptisto (Mostra el perfil) 24 d’agost de 2014 17.36.10

Mi preferas "polinomo", ĉar tio estas vorto de la matematiko. La alian vorton mi ne komprenas, ĉar tiu estas el la hxemio.

frago aŭ tago?

gordonflanagan (Mostra el perfil) 24 d’agost de 2014 17.54.38

Mi ŝatus manĝi fragojn ĉiu tagoj sed ne estas eble.

miraklo aŭ miraĝo?

dobri (Mostra el perfil) 24 d’agost de 2014 19.56.10

Kutime miraklo estas nur miraĝo farita de sperta miraklisto. Tial mi preferas miraĝon.

Ĉerpi aŭ ĉirpi?

ratkaptisto (Mostra el perfil) 24 d’agost de 2014 20.04.52

Ĉirpi estas bona agado de malgrandaj bestetoj dum somero kaj ĉerpi ankaŭ estas agado de diligentaj homoj dum somero, akvo estas la bazo de la homaj klopodoj.

bono aŭ sono?

dobri (Mostra el perfil) 24 d’agost de 2014 20.56.57

Mi elektas bonon, ĉar tio sonas pli bele.

Baziliko aŭ bazilisko?

gordonflanagan (Mostra el perfil) 24 d’agost de 2014 22.43.37

Mi havus timegon se mi vidus baziliskon, tiel mi elektas "baziliko"

fresko aŭ frazo?

ratkaptisto (Mostra el perfil) 25 d’agost de 2014 9.28.25

Mi ĉiutage okupiĝas kun frazoj, neniam aŭ malofte kun freskoj, tial mi elektas "frazo".

fablo aŭ tablo

Tornar a dalt