前往目錄

關閉的
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

貼文者: Kokcineleto, 2008年11月22日

訊息: 6311

語言: Esperanto

Historiisto (顯示個人資料) 2014年8月23日上午8:17:07

Tre malfacila decido: La violo bonodoras, la violono bonsonas. Sed mi preferas "violo", ĉar muzikon mi havas la tutan tagon...

loko aŭ logo?

vincas (顯示個人資料) 2014年8月23日下午7:32:11

Mi scias lokon kie mi povas kolekti multe da fungoj.

pomo aŭ terpomo

gordonflanagan (顯示個人資料) 2014年8月23日下午7:37:26

Mi elektas ambaŭ vortojn - mi ĝuas manĝi ambaŭ pomojn kaj terpomojn.

polimero aŭ polinomo

ratkaptisto (顯示個人資料) 2014年8月24日下午5:36:10

Mi preferas "polinomo", ĉar tio estas vorto de la matematiko. La alian vorton mi ne komprenas, ĉar tiu estas el la hxemio.

frago aŭ tago?

gordonflanagan (顯示個人資料) 2014年8月24日下午5:54:38

Mi ŝatus manĝi fragojn ĉiu tagoj sed ne estas eble.

miraklo aŭ miraĝo?

dobri (顯示個人資料) 2014年8月24日下午7:56:10

Kutime miraklo estas nur miraĝo farita de sperta miraklisto. Tial mi preferas miraĝon.

Ĉerpi aŭ ĉirpi?

ratkaptisto (顯示個人資料) 2014年8月24日下午8:04:52

Ĉirpi estas bona agado de malgrandaj bestetoj dum somero kaj ĉerpi ankaŭ estas agado de diligentaj homoj dum somero, akvo estas la bazo de la homaj klopodoj.

bono aŭ sono?

dobri (顯示個人資料) 2014年8月24日下午8:56:57

Mi elektas bonon, ĉar tio sonas pli bele.

Baziliko aŭ bazilisko?

gordonflanagan (顯示個人資料) 2014年8月24日下午10:43:37

Mi havus timegon se mi vidus baziliskon, tiel mi elektas "baziliko"

fresko aŭ frazo?

ratkaptisto (顯示個人資料) 2014年8月25日上午9:28:25

Mi ĉiutage okupiĝas kun frazoj, neniam aŭ malofte kun freskoj, tial mi elektas "frazo".

fablo aŭ tablo

回到上端