Contenido

Cerrado
Max. 500 mensajes.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 22 de noviembre de 2008

Aportes: 6311

Idioma: Esperanto

Historiisto (Mostrar perfil) 23 de agosto de 2014 08:17:07

Tre malfacila decido: La violo bonodoras, la violono bonsonas. Sed mi preferas "violo", ĉar muzikon mi havas la tutan tagon...

loko aŭ logo?

vincas (Mostrar perfil) 23 de agosto de 2014 19:32:11

Mi scias lokon kie mi povas kolekti multe da fungoj.

pomo aŭ terpomo

gordonflanagan (Mostrar perfil) 23 de agosto de 2014 19:37:26

Mi elektas ambaŭ vortojn - mi ĝuas manĝi ambaŭ pomojn kaj terpomojn.

polimero aŭ polinomo

ratkaptisto (Mostrar perfil) 24 de agosto de 2014 17:36:10

Mi preferas "polinomo", ĉar tio estas vorto de la matematiko. La alian vorton mi ne komprenas, ĉar tiu estas el la hxemio.

frago aŭ tago?

gordonflanagan (Mostrar perfil) 24 de agosto de 2014 17:54:38

Mi ŝatus manĝi fragojn ĉiu tagoj sed ne estas eble.

miraklo aŭ miraĝo?

dobri (Mostrar perfil) 24 de agosto de 2014 19:56:10

Kutime miraklo estas nur miraĝo farita de sperta miraklisto. Tial mi preferas miraĝon.

Ĉerpi aŭ ĉirpi?

ratkaptisto (Mostrar perfil) 24 de agosto de 2014 20:04:52

Ĉirpi estas bona agado de malgrandaj bestetoj dum somero kaj ĉerpi ankaŭ estas agado de diligentaj homoj dum somero, akvo estas la bazo de la homaj klopodoj.

bono aŭ sono?

dobri (Mostrar perfil) 24 de agosto de 2014 20:56:57

Mi elektas bonon, ĉar tio sonas pli bele.

Baziliko aŭ bazilisko?

gordonflanagan (Mostrar perfil) 24 de agosto de 2014 22:43:37

Mi havus timegon se mi vidus baziliskon, tiel mi elektas "baziliko"

fresko aŭ frazo?

ratkaptisto (Mostrar perfil) 25 de agosto de 2014 09:28:25

Mi ĉiutage okupiĝas kun frazoj, neniam aŭ malofte kun freskoj, tial mi elektas "frazo".

fablo aŭ tablo

Volver arriba