Al contingut

Tancat
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 22 de novembre de 2008

Missatges: 6311

Llengua: Esperanto

PEM71 (Mostra el perfil) 25 d’agost de 2014 9.56.04

Kvankam mi scias, ke vivo sen tabloj estus iomete malfacila, mi elektas la vorton fablo. La kialo? Mi interesiĝas pri literaturo.

Universala kongreso aŭ Somera Esperanto studado?

gordonflanagan (Mostra el perfil) 25 d’agost de 2014 10.12.08

Sekvonta jaro ni esperos viziti la Universalan Kongreson en Lille.

primuso aŭ primolo

dobri (Mostra el perfil) 25 d’agost de 2014 14.41.49

Anstataŭ primuso mi preferas veran fornelon, tamen primolo plaĉas al mi.

Pirogo aŭ pirolo?

vincas (Mostra el perfil) 25 d’agost de 2014 19.47.21

Pirogo, ĉar tiun vorton mi jam konas.

Danio aŭ Norvegio

ratkaptisto (Mostra el perfil) 25 d’agost de 2014 20.37.10

Mi preferas Danio, ĉar la distanco estas malpli longa ol al Norvegio.

eta aŭ eĝa?

PEM71 (Mostra el perfil) 25 d’agost de 2014 20.44.47

Mi elektas "eta", ĉar en la ĉeĥa oni diras: kio estas eta, tio estas bela.

Hararo aŭ homaro?

vincas (Mostra el perfil) 26 d’agost de 2014 6.34.42

Homaro ne ĉiam agas saĝe, sed el siaj eraroj ni povas lerni.

sablohorloĝo aŭ sabloŝtormo

ratkaptisto (Mostra el perfil) 26 d’agost de 2014 6.36.19

Ĉiu ano de la homaro havas hararon.

kvarto aŭ parto?

ratkaptisto (Mostra el perfil) 26 d’agost de 2014 6.40.26

Sabloŝtormo estas danĝera kaj sablohorloĝo estas helpilo, tial mi elektas "sablohorloĝo".

kvarto aŭ parto?

dobri (Mostra el perfil) 26 d’agost de 2014 14.59.11

Kvarto estas multsignifa, tial pli plaĉas al mi parto.

Malbelulino aŭ malbonulino?

Tornar a dalt